Socia teorio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de socia scienco
e KomentarIo
Linio 1:
'''Sociaj teorioj''' estas kadroj de empiria pruvaro uzitaj por studi kaj interpreti sociajn fenomenojn. Ilo uzita de [[socia sciencisto|sociaj sciencistoj]], sociaj teorioj rilatas al historia studo pri plej validaj kaj fidindaj [[metodologio]]j (ekz. [[pozitivismo]] kaj [[kontraŭpozitivismo]]), same kiel al la unuarangeco ĉu de strukturo aŭ de agento. Kelkaj sociaj teorioj klopodas resti strikte scienca, priskriba, kaj objektiva. [[Konfliktaj teorioj]], male, prezenta klare regularajn sintenojn, kaj ofte kritikas la ideologiajn aspektojn esencajn en konvencia, tradicia pensaro.
 
La originoj de socia teorio estas malfacile skizeblaj, sed la indikoj ofte revenas al [[Antikva Grekio]] {{Harv |Berberoglu|2005| p=xi}}. El tiuj fondoj en [[Okcidenta filozofio]] leviĝis la teorio de la [[socia kontrakto]] de la [[Klerismo]], la [[sociologia pozitivismo]], kaj la moderna [[sociscienco]]. Nuntempe, 'sociscienco' estas uzata kiel ombrela termino por referenci al [[sociologio]], [[ekonomiko]], [[politika scienco]], [[jurfilozofio]], kaj aliaj fakoj. Socia teorio estas interfaka kaj desegnas ideojn el kampoj tiom diversaj kiaj [[antropologio]] kaj [[komunikilaj studoj]]. Socia teorio de neformala naturo, aŭ aŭtoreco bazita ekster akademia socia kaj politika scienco, povas esti referencata anstataŭ "[[socia kritiko]]" aŭ "socia komentarokomentario". Simile, "kultura kritiko" povas esti asocia kaj kun formalaj [[Kulturaj sciencoj|kulturaj]] kaj [[Literatura kritiko|literaturaj]] sciencoj, same kiel kun aliaj ne-akademiaj aŭ ĵurnalismaj formoj de verkado.
 
Socia teorio kiel distinga fako aperis en la 20a jarcento kaj estis tre asocia al koduto de kritika pensaro, baze sur racio, logiko kaj objektiveco, kaj la deziro por konaro tra ''[[Empirismo|aposterioraj]]'' metodoj de malkovro, pli ol ''apriora'' metoda tradicio. Kun tio mense facilas ligigi socian teorion al pli profunda filozofia studo por certigi la respondecon de ĉiu homo.