Kusta ben Luka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Riparis ligon
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
e KomentarIo
Linio 2:
'''Kusta ben Luka''', literumita ankaŭ kiel ''Qusta ibn Luqa'' (820–912) (kaj ''Costa ben Luca'' aŭ ''Constabulus'')<ref> Nancy G. Siraisi, ''Medicine and the Italian Universities, 1250-1600'' (Brill Academic Publishers, 2001), p 134. </ref> estis [[Sirio|siria]] melkita [[Kristanismo|kristana]] kuracisto, filozofo, astronomo, matematikisto kaj tradukisto.<ref> Worrell, W. H. (1944). "Qusta Ibn Luqa on the Use of the Celestial Globe". ''Isis''. 35 (4): 285–293. doi:10.1086/358720. JSTOR 330840. S2CID 143503145. </ref> Li naskiĝis en Baalbek. Veturinta al partoj de la [[Bizanca Imperio]], li kunportis greklingvajn tekstojn kaj tradukis ilin en [[araba]]n. Li mortis en [[Armenio]] en 912.
 
Li faris tradukojn el [[Diofanto el Aleksandrio]], [[Aristarko el Samoso]], [[Teofrasto]], [[Galeno de Pergamo]], [[Herono de Aleksandrio]], [[Johano Filopono]] ktp. Li verkis komentaronkomentarion pri [[Eŭklido]] kaj traktaĵon pri la [[armela sfero]]. Li estis elstara figuro en la [[Traduka Movado|grek-araba traduka movado]] kiu atingis sian pinton en la 9-a jarcento. Je peto de riĉaj kaj influaj komisiantoj, Kusta tradukis greklingvajn verkojn pri astronomio, matematiko, mekaniko kaj natura scienco en araban.
 
Li produktis ankaŭ verkojn per si mem: pli ol ses dek traktaĵoj estas atribuitaj al li. Li verkis ĉefe pri medicinaj temoj, sed ankaŭ pri matematiko kaj astronomio. Nur malgranda parto de lia produktaro estis ĝis nun eldonita. La nuntempaj eldonoj de la medicinaj verkoj de Kusta montras, ke li estis iom familiara kun la humora medicino de Hipokrato-Galeno – la teoria sistemo kiu konstituis la bazon de formala medicino en [[Islamo]].