Bestkadavraĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kadaverino → kadavrino, putrescino → putrino laŭ PIV https://vortaro.net/#kadavrino_kd https://vortaro.net/#putrino_kd
esperantigita parametro, +Projektoj, +Bibliotekoj
 
Linio 1:
[[Dosiero:WedgetailEagleCarrion.jpg‎|thumbeta|[[Kojnvosta aglo]] manĝanta bestkadavraĵon (scivolemaj kanguruoj estas ofte surveturitaj) en la regiono Pilbara de [[Okcidenta Aŭstralio]].]]
 
'''Bestkadavraĵo''' (el la vorto ''[[kadavro]]'', mortinto) aludas la korpon de mortinta animalo. Kadavraĵo estas grava manĝoresurso por grandaj [[karnovorulo]]j kaj [[ĉiomanĝanto]]j en plej parto de [[Ekologia sistemo|ekosistemoj]]. Ekzemploj de [[kadavromanĝanto]]j estas [[Hieno]]j, [[Vulturo]]j, [[Korvoj]], la [[Virginia didelfo]], la [[Tasmania sarkofilo]], la [[Nigra urso]], la [[Komoda varano]], la [[Blankkapa maraglo]], [[Lav-urso]]j kaj [[Blulangaj lacertoj]]. Ankaŭ multaj [[senvertebrulo]]j, kiel vermoj kaj [[kadavroskaraboj]] (familio ''[[Silfedoj]]'') manĝas la bestkadavraĵojn kaj ludas gravan rolon en reciklado de animalaj restaĵoj.
 
La bestkadavraĵo komencas putriĝi en la momento de la morto de la animalo kaj pli kaj pli allogos insektojn kaj manĝigos [[bakterioj]]n. Tuj post la morto de la animalo, ties korpo ekelpelas fortan odoron kaŭzitan de bakterioj kaj elsendas [[kadavrino]]n kaj [[putrino]]n. Kelkaj [[planto]]j kaj [[fungo]]j odoras kiel [[Putro|putranta]] kadavraĵo kaj allogas [[insekto]]jn kiuj helpas por ties [[reproduktado]]. Plantoj kiuj montras tiun kutimon estas konataj kiel [[kadavrofloro]]j. [[Falusoj]] inter [[ĉampinjono]]j estas ekzemploj de [[fungo]]j kun tiu karaktero.
 
La vorto "Bestkadavraĵo" estas ofte uzata en greka mitologio por priskribi animalojn kiuj estis oferbuĉitaj kaj animalojn kiuj estis mortigataj pro la dia furio. Foje la bestkadavraĵo estas uzata por priskribi infektitan korpon kiu devas ne esti tuŝata. Ekzemplo de bestkadavraĵo en [[literaturo]] estas en ''Julius Caesar'', Akto 3 sceno 1, "this foul deed shall smell above the earth with carrion men, groaning for burial", kie la vorto "carrion" por ''kadavraĵo'' implicas ke korpoj putriĝintas kaj infektiĝis per malsano kaj bakterioj.
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Zoologio]]