Kabilio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malaprobis la tekstan ŝanĝon (de Znassi49) kaj restarigis version 7732241 de Sj1mor: senutila plia mapo
Etikedo: permana malfaro
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto geografiaĵo|regiono
|kategorio=RegionoHistoria-geografia regiono
|lando = Alĝerio
|mapo={{#invoke:Wikidata|claim|P242}}
Linio 19:
'''Kabilio''' aŭ Kabilujo estas historia kaj etnolingva regiono en la nordo de [[Alĝerio]] oriente de [[Alĝero]] inkluzive de la nuntempa [[Tunizio|Tunezio]]. Ĝi estas montara regiono kun densa loĝantaro ĉirkaŭita de marbordaj ebenaĵoj okcidente kaj oriente, de la [[Mediteraneo]] norde kaj de la Altaj Ebenaĵoj sude. Sen iu administra ekzisto ĝi prenas sian nomon el la [[Kabiloj]], popolo de kulturo kaj tradicio „amaziĥ” (ankaŭ nomataj [[berberoj]]), kies lulilo estas tie. La historio de Kabilio faris el ĝi poluson de kontraŭstaro al la sinsekvaj konkerantoj, sed ankaŭ apogpunkton de pluraj dinastiaj entreprenoj kaj tiel metis ĝin en la unuan vicon de la movadoj por la agnosko de la „amaziĥ” identeco en la nuntempaj Alĝerio kaj [[Nord-Afriko]] ĝenerale. Ĝia reliefo precipe monta estas loko de varia ekologia sistemo kaj biodiverseco protektita kadre de pluraj [[naciaj parkoj]]. La disvolviĝo de agrikulturo konsistas ĉefe el arbokreskigado pro la naturaj kondiĉoj. Kabilio ankaŭ estas tradicie grava centro de profesia manlaboro kaj tero de elmigrado.
 
[[Dosiero:Berber flag.svg|left|eta|Berbera flago]]
 
Noto: La vorto "berbero" koncernas diversajn etnojn en Nord-Afriko. Tiuj personoj ne ŝatas la vorton "berbero", kiu devenas el "barbaro". Ili preferas la ekzaktan nomon de sia etno. La berberoj de Alĝerio nomiĝas Kabiloj.