Magacela: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
==Historio kaj vidindaĵoj==
[[Dosiero:Magacela-kastelo.jpg|thumb|maldekstre|Okcidenta parto de la restaĵoj de la kastelo de Magacela.]]
Estas spuroj de prahistoria okupo nome surrokaj pentraĵoj en trukavernetoj sude de la monto kaj restaĵoj de [[dolmeno]] ĉe la norda elirejo de la vilaĝo. Krome oni trovis en muro de fruktoĝardeno funebran [[esteleosteleo]]n kiu reprezentas militiston kun siaj armiloj. Ĝi estis datita inter la jaroj 1100 a.n.e. kaj 800 a.n.e. Nun ĝi estas en la [[Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio]] en Madrido ekde la jaro 1983 kaj havas numeron 1983/135/3. En stratangulo ĉe la urbodomo estas kopio.
 
La [[kastelo]] (kaj dokumentaj mencioj) pruvas la islaman okupon kaj same la kristanan rekonkeron. Tamen post la kristanigo de la zono, restis en la vilaĝo islama majoritato, kiu kristaniĝis tre malrapide tra la jarcentoj de la 13a al la 16a. Dum la [[17a jarcento]] okazis juraj konfliktoj inter la feŭdaj senjoroj ekleziaj kiuj loĝis en [[Villanueva de la Serena]] kaj la loĝantaro de la vilaĝo jam teorie kristanigita sed akuzita je esti [[morisko]]j. Kvankam en la jura proceso venkis la akuzitoj, dum la forpelo de la moriskoj fare de la reĝo [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipo la 3-a]] la majoritato de la loĝantaro ekziliiĝis, same kiel tiuj de [[Hornachos]]. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis; la kastelo ruiniĝis kaj nur dum la 18a kaj 19aj jarcentoj Magacela ekhavis denove loĝantaron.