C (programlingvo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Propraĵoj: -duobla ligilo
formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 13:
 
== Propraĵoj ==
 
C estas meznivela programlingvo, kio signifas, ke la fonta kodo de programo povas esti tajpita sen detala kono de la [[CPU]]-speco de la komputilo. Antaŭ ol oni ruli la programon, necesas traduki la fontan programon al la uzota maŝinkodo per [[tradukilo]]. Aliflanke, programoj verkitaj en simbola maŝinkodo (malaltnivela) povas esti plenumitaj nur per unu speco de CPU. Kontraste kun altnivelaj programlingvoj, C devigas la programiston zorgi pri la okupado kaj malokupado de memoro (krom pri tiu aŭtomate administrata per la [[plenumstako]]).
 
Linio 32 ⟶ 31:
 
== Historio ==
 
La komenca prilaboro de C okazis inter 1969 kaj 1973 (laŭ Ritchie, la plej kreema periodo estis dum 1972). Ĝi nomiĝis "C", ĉar multaj propraĵoj devenas de pli frua lingvo, kiu nomiĝis [[B (programlingvo)|B]].
 
Linio 44 ⟶ 42:
 
== Versioj de C ==
 
=== K&R C ===
 
C daŭre elvolviĝis de siaj komencoj ĉe Bell Labs. En 1978, la unua eldono de ''The C Programming Language'' de Kernighan and Ritchie aperis. Ĝi enkondukis la jenajn ilojn al la jam ekzistantaj versioj de C:
 
Linio 59 ⟶ 55:
 
=== ANSI-C kaj ISO-C ===
 
En 1989, C estis unuafoje oficiale normigita de [[ANSI]] en ANSI X3.159-1989 "Programming Language C". Unu el la celoj de la ANSI-C-normigado estis produkti super-aron de K&R-C. Tamen, la normigaj komitatoj ankaŭ enmetis kelkajn novajn ilojn, pli ol estas normale en programlingva normigo.
 
Linio 75 ⟶ 70:
 
=== C99 ===
 
Post la ANSI-normigado, la C-lingva normo restis relative stabila dum iom da tempo, kvankam C++ daŭre evoluis. (Fakte ''Normative Amendment 1'' kreis novan version de la programlingvo C en 1995, sed ĉi tiu versio estas malofte agnoskata.) Tamen, la normo estis reviziita en la malfruaj 1990-aj jaroj, kio rezultis en ISO 9899:1999, eldonita en 1999. Ĉi tiu normo estas kutime nomita "C99".
 
Linio 90 ⟶ 84:
 
== Anatomio de C-programo ==
 
C-programo konsistas el funkcioj kaj variabloj. C-funkcioj estas kiel la subprogramoj kaj funkcioj de [[Fortrano]] aŭ la ordonoj kaj funkcioj de [[Paskalo (programlingvo)|Paskalo]]. La funkcio <code>main</code> estas speciala en tio, ke la programo komencas plenumiĝi ĉe la komenco de <code>main</code>. Ĉi tio signifas, ke ĉiu C-programo devas enhavi funkcion <code>main</code>.
 
Linio 98 ⟶ 91:
 
== "Saluton, mondo!" en C ==
 
La jena simpla aplikaĵo printas "Saluton, mondo!" al la ekrano. Ĝi aperis la unuan fojon en K&amp;R.
 
Linio 117 ⟶ 109:
* [[Objective-C]]
* [[C++]]
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:C| ]]