Thomas Urquhart: Malsamoj inter versioj

4 666 bitokojn forigis ,  antaŭ 14 jaroj
ĉar neniu kontraŭis, mi finfine forigas la artikolon el Monato - mi antaŭ semajnoj merĝis la gravan informon el ĝi en la ĉefa artikolo
(Stilo - traduko el en:Thomas Urquhart)
(ĉar neniu kontraŭis, mi finfine forigas la artikolon el Monato - mi antaŭ semajnoj merĝis la gravan informon el ĝi en la ĉefa artikolo)
* ''The Works of Rabelais'' ("Verkoj de Rabelais") (Libroj I kaj II, 1653; Libro III, 1693) - La trian libron redaktis kaj kompletigis Peter Anthony Motteux post la morto de Urquhart.
 
== Artikolo el ''Monato'' ==
 
<!-- Laŭ [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] ni rajtas ja uzi la tekston de tiu artikolo, sed ĝi ne havas enciklopedian stilon kaj ni devos iam merĝigi la informon en ĝi en la ĉefa artikolo, supre. -->
 
La nomo Thomas Urquhart [tomas urTcart] estas tute ne konata en la mondo. Sed li estis gravulo inter la plej kleraj kaj lertaj pensuloj de la mondo. Li vivis inter la jaroj 1611 kaj 1660. Eĉ en lia hejmlando, Skotlando, oni ne multon scias pri li. Lia familio estis malriĉa, tamen respektata dum la frua epoko de reĝa regado en Skotlando, kaj al tiu familio la reĝo donis iom da tero en la duoninsulo Cromarty [krómarti] en la nordo de Skotlando. Poste, kiam pli da riĉeco venis, ili loĝis en grandioza kastelo en la regiono nomata Urquhart. Tiu kastelo jam de longe ruiniĝis, kaj estas ia vizitindaĵo por turistoj.
Jamje la aĝo de 11 jaroj li estis invitita membriĝi al prestiĝa kolegio en sia lando, en Aberdeen [Abadín]. Tie li komencis montri sian talenton. Dum la kolegoj ludis, ĉasis bestojn, amuzis sin, li dediĉis sian energion al „studado de optiko, misteroj de natura filozofio, kiel trovi longitudon sur la terglobo..." kaj similaj aferoj. Li eliris ta kolegion kaj multege vojaĝis en 16 landoj, kie li lernis plurajn lingvojn. Parolante ilin tiom bone, ke oni kredis lin loĝanto de la lando.
 
Li studis astronomion, trigonometrion, kaj sen helpo de Pitagoro li sukcesis trovi la kvadratan areon de cirkloj. Li eltrovis la kaúzon de la diverseco de koloroj, kreis kemian nomenklaturon, kiu estas eĉ nun uzata, kaj funde esploris la kompleksaĵojn de lingvistiko. Li studis genealogion ĝis tiu grado, ke li spuris sian antaŭularon tra la jarcentoj malantaúen ĝis Adamo kaj Evo en la edena ĝardeno!
 
Ankoraŭ lia tradukado de la verkoj de Rabelais [rablé] el la franca lingvo en la anglan estas alte taksata. Li estis fervora subtenanto de la reĝa familio, eĉ post la kunigo de la tronoj de Skotlando kaj Anglio. Kiam venis la periodo de senreĝeco en Anglio, sub la superregado de Oliver Cromwell [óliva kromŭel], li batalis kontraŭ la tiama registaro.
 
Pro tio oni enkarcerigis lin en la Turo de Londono dum pluraj jaroj. Kiam li
estis libera, li ekloĝis en Londono ĉe amika familio nomata Spilsbury [spílzberi]. Tien li alportigis ĉiujn siajn dokumentojn en multegaj grandaj pakoj kaj kofroj. Tie troviĝis la verkoj pri la sciencaj laboroj, poeziaj verkoj, klarigoj pri liaj teknikaj eltrovoj, dokumentoj kaj nebinditaj libroj nombrantaj milojn da unuopaj paĝoj. Ili estis en la subtegmenta privata ĉambro, kiam la soldatoj de Cromwell suspektis lin pri kontraŭregistaraj komplotoj. La soldatoj, ne kapablaj legi la materialon, akuzis lin pri perfidado. Ili jetis liajn foliojn en la straton, bruligis multegajn, kaj la vento kaj vetero detruis grandajn kvantojn de liaj trezoroj. Lia vivo estis preskaŭ plene detruita de malkleraj soldatoj. Tamen li sukcesis kapti, el 1200 presitaj folioj, nur kvin aŭ ses foliojn, kiuj portis proksimume 40 paĝetojn de la verko, kiu havas por ni nun specialan grandan intereson. Gi estis la unua en la mondo Universala Lingvo. Li dum jaroj estis studinta la problemojn pri manko de komuna lingvo. Ne nur tion: li kreis lingvon, kiu estis multege pli logika, esprimoplena, preciza, kaj riĉa ol ĉiu ajn ekzistinta lingvo. Tamen, bedaŭrinde nur la enkondukaj paĝoj travivis la teruran atakon. Proksimume 40 paĝoj, kiuj portas nur la enkondukajn vortojn kaj detalan klarigon, eksplikon, pri la formo de la lingvo. Eĉ ne unu ekzemplo el la vortstoko ekzistas.
En Britio estis kutime dediĉi libron al iu patrono; lia libro estis ,Dediĉita al Neniu". Tia li estis. Sed la paĝoj montras, ke tiu lingvo ja estas eksterordinara. La titolo de la lingvo estas Logopandekteision. Ĝin oni lernus el ses libroj, kies originalaj titoloj estis absolute netradukeblaj, pro ilia noveco kaj inventita enhavo.
Jen: NEAUDETHAUMATA, CHRESTASEBEIA, CLERONOMAPORIA, CHRYSTEOMYTES, NELEODECASTES, PHILOPONAUESIS.
 
Pri la formo de la lingvo li aliloke donas ian informon. „Ĉiu vorto havas minimume 10 sinonimojn." „La lingvo havas 12 vortokategoriojn, dum aliaj lingvoj havas nur 8." „En kazoj de la deklinacieblaj vortokategorioj ĝi superas ĉian alian lingvon; dum aliaj havas 5 aŭ 6 formojn, mia lingvo havas 10, krom la nominativo." „En la lingvo -„Ĉiu vorto signifas la samon legata de antaŭe kaj de malantaŭe." „Se oni inversigas la literojn, ankoraŭ la vorto havas saman signifon." Tiuj vortoj estis fine presitaj, kaj eldonitaj en la jaro 1653, kaj ekzistas ankoraŭ pluraj kadukaj flavfoliaj ekzempleroj en gravaj bibliotekoj.
 
{{El Monato2|Urquhart, Thomas|Will Green}}
 
== Stilo ==
* Willcock, John (1899). ''Sir Thomas Urquhart of Cromartie, Knight.'' Edinburgh and London: Oliphant, Anderson & Ferrier. ([http://www.archive.org/details/thomasurquhart00willuoft Reta teksto ĉe Internet Archive (skanbildoj)])
* "Skota geniulo" de Will Green. ''Monato'', 9/1998, p. 14.[http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_in98.php]
 
{{El Monato2|Urquhart, Thomas|Will Green}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
477

redaktoj