Starkomedio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vidu ankaŭ
Organizo kaj historio
Etikedoj: Vida redakto Disambiguation links
Linio 1:
[[Dosiero:Donovan Strain performing stand-up at Flappers Comedy Club in Burbank, CA 2013.jpg|alternative=Starkomediisto en Usono (Flappers Comedy Club Burbank, 2013)|eta|Starkomediisto en Usono (Flappers Comedy Club Burbank, 2013)]]
'''Starkomedio''' (angle: '''''Stand-up Commedy''''') estas ŝerca teatra formo. Kompare al moderna [[kabaredo]], la teatra elemento en starkomedio estas limigita. Kie en kabareda spektaklo estas ofte klaraj nombroj, aktoraj kaj muzikaj partoj, starkomedio estas nur humura monologo, ofte kun malstrikta kaj persona karaktero.
 
== Organizo de prezento ==
La artisto komencas la spektaklon kun certa temo kiu kutime estas konata al la spektantaro por meti la spektantaron en certan etoson. La scenejo estas kutime malplena de [[Rekvizito|teatrorekvizitoj]] kaj [[dekoracio]], krom specialaj kazoj kie la teksto postulas kromajn teatrorekvizitojn (kutime tiuj estos simplaj aĵoj kiel ekzemple [[seĝo]] aŭ [[tabureto]]). Ofte parto de la teksto en la spektaklo estas [[Improvizado (muziko)|improvizita]] laŭ la dinamiko inter la spektantaro kaj la artisto. La komikulo staras dum la tuta spektaklo, krom se sidi aŭ kuŝi sur la [[planko]] estas postulata dum certa [[skeĉo]], kaj foje eĉ malsupreniras de la [[scenejo]] al la spektantaro por dialogi kun iuj el ili preter la antaŭverkita teksto.
 
La spektaklo konsistas el pluraj skizoj. Ĉiu skeĉo estas komedio, kiu traktas ŝanĝitajn temojn de spektaklo al spektaklo.
 
== Historio ==
La arto de starkomedio komenciĝis en Usono fine de la 19-a jarcento en [[Vodevilo|vodevilaj]] spektakloj per prezentado de humuraj [[Monologo|monologoj]] (unu el la elstaraj prezentistoj estis [[Mark Twain]]) kaj kiel peco en teatraĵoj kaj diversaj cirkaj kaj klaŭnaj spektakloj. La plej multaj komikuloj ne estis konsideritaj artistoj sed neformalaj "ŝercrakontistoj" kiuj "varmigis" la spektantaron kiel malfermaĵo aŭ distris la spektantaron dum paŭzoj en la spektakloj.
 
Esti komikulo estas konsiderita paŝo sur la vojo al kariero en la distra komerco kaj ne [[profesio]] en si mem kaj [[Ŝerco|ŝercoj]] estis rakontitaj pri vasta gamo de temoj kie ĉiu spektaklo havis specifan temon pri kiu la ŝercoj traktis kiel ekzemple ŝercoj pri la. gepatroj de la gefianĉoj aŭ etna humuro kiu inkludis ŝercojn pri malsamaj rasoj kiel ekzemple [[Nigrulo|nigruloj]], [[Blankulo|blankuloj]], hispanidoj kaj [[judoj]]. Spektakloj "blua humuro" ankaŭ estis enscenigitaj kie krudaj ŝercoj estis rakontitaj kaj la ĉeftemo de la spektakloj estis [[sekso]] kaj [[seksumado]]. La lingvo estis malgentila kaj tiuj spektakloj estis okazigitaj plejparte en [[Noktoklubo|noktokluboj]] kaj limigis la artistojn en sia kapablo avanci en la kampo ĉar spektakloj en tiu stilo estis konsideritaj nelegitimaj.
 
En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, nova generacio de komikuloj komencis esplori politikajn temojn, etnajn kaj kulturajn temojn, [[Nigra humuro|nigran humuron]] (ŝercoj pri [[Katastrofo|katastrofoj]], kiel ekzemple ŝercoj pri la [[holokaŭsto]]) kaj krudan humuron kiu traktis sekson. La spektakloj de starkomedio evoluis de unuopaj kaj apartaj ŝercoj al kompleksaj dialogoj kaj monologoj kun [[pintumo]], kiu estas la "punkto" aŭ centro de la ŝerco kaj estas tiu kiu fakte ridigas la spektantaron. Tra la paso de la jaroj ŝajnas ke la spektakloj traktis nigran humuron kaj satirojn kiuj iĝis pli kaj pli krudaj.
 
La starkomedio rompis la limojn de Usono kaj dum la 70-aj jaroj la prezentformato komencis esti kopiita en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo kaj multaj kluboj estis establitaj specife por tiu ĉi temo.
 
== Vidu ankaŭ ==