Paul Peeraerts: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldonis iom da faktoj.
Aldonis iom da faktoj.
Linio 1:
'''Paul PEERAERTS''' [PErarts] {{n|27|novembro|1946|Peeraerts, Paul}} estas [[Flandrio|flandra]] [[esperantisto]]. Li naskiĝis en [[Antverpeno]], [[Belgio]], kaj studis lingvojn en altlernejo Karolo la Granda. Li laboris profesie kiel entreprena [[ĵurnalisto]] ĉe la firmao [[Agfa-Gevaert]] de [[1971]] ĝis [[1979]].
 
Li esperantistiĝis en 1965. Redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo ''[[Esperanto-Panorama]]'' de 1970 ĝis 1990. En 1971 li tradukis la germanan Esperanto-kurson ''Esperanto programita'' de [[Hermann Behrmann]] al la nederlanda lingvo kaj eldonis ĝin. Prezidanto de la Esperanto-grupo [[La Verda Stelo Antverpeno|La Verda Stelo]] en Antverpeno de 1976 ĝis 1979. En 1979 li eklaboris kiel direktoro de [[Grafika Centro Antverpeno|GCA]] kaj poste de [[Flandra Esperanto-Ligo]]. Ekde la fondo de la internacia revuo ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'' en [[1980]] li kunlaboris kun ĝi, parte kiel redaktoro de la rubrikoj ''Recenzoj'' (1992-1995), ''Noticoj'' (1992-1997) kaj ''Leteroj'' (2006 ĝis nun) kaj plejparte kiel redakcia sekretario (1992 ĝis nun).