Historio de Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
Post kiam jam ekde la malfrua [[15-a jarcento]] okazis enfaloj de osmanodaj marodistoj, en [[1529]] [[Vieno]] estis [[Sieĝo de Vieno (1529)|sieĝita]] de la regula truparo de la osmanodoj. Nur la fakto, ke ili venis tro malfrue en la jaro kaj ke la vintro forpelis ilin, tiam savis la urbon. Sekve okazis preskaŭ 200-jara daŭra malgrandmilito inter imperiestraj kaj osmanodaj trupoj, kiu estis interrompita nur per fazoj de regulaj militoj.
 
Ankaŭ la religia dividiĝo tiam fariĝis grava temo. En la aŭstriaj landoj (escepte de Tirolo) preskaŭ la tuta enloĝantaro konvertiĝis al protestantismo. La rekatoligado nur ĉirkaŭ [[1600]] komencis, sed kun des pli granda fortego kaj brutaleco. Dum tiu ĉi procedo[[procezo]] elstaris la [[Jezuitoj]] kaj la kardinalo [[Melchior Khlesl]] (''melĥior klesl''), la kanceliero de imperiestro [[Matiaso]]. Sed gvidanta praktikanto de tiu ĉi politiko estis [[Ferdinando la 2-a]], de kiu estis la eldiro, ke li preferas regi dezerton ol landon plenan je herezuloj.
 
Per tiu ĉi politiko la la aŭstriaj landoj estis envolvitaj en la [[Tridekjara Milito]], dum kiu iutempe aspektis kvazaŭ la Habsburgoj povus transformi la Sanktan Romian Imperion al [[Absolutismo|absoluta]] monarĥio. Je la fino de la milito la aŭstriaj kaj bohemiaj landoj estis reĵetitaj kaj ili estis devigitaj fari el tiuj ŝtatstrukturon. Jam dum la 1680-aj jaroj ekzistis ekonomiaj teoristoj kiel [[Filipo de Hörnigk]] aŭ [[Johano de Justi]], kiuj insiste admonis al tiu ĉi direkto.