Oktobra Revolucio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Oktobra Revolucio ''' (ĝi komenciĝis la [[25-a de oktobro|25-an de oktobro]] [[1917]] laŭ rus-ortodoksa [[kalendaro]]; aliloke ekster [[Rusio]] estis la [[7-a de novembro]]) estis parto de la [[Rusia revolucio de 1917|Rusia revolucio]]. La [[bolŝevismo|bolŝevistoj]] sub gvido de [[Lenin]] perforte ĉesigis la postcaran demokration (vidu artikolon [[Portempa Registaro de Rusio]]) kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan ŝtaton. Sekvis tre profundaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj, kiel fino de ĝeneralaj balotoj, kaj de gazetara libereco, diktatoreca regado kaj [[rusia enlanda milito|enlanda milito]], kiu daŭris ĝis [[1922]]. En tiu jaro Rusio eniris la tiam fonditan [[Soveta Unio|Sovetan Union]], kiu ekzistis ĝis [[1991]].
 
==Historio==
La '''Oktobra Revolucio''', oficiale konata kiel ''Granda Oktobra Socialisma Revolucio'' en [[Sovetunio]], konata ankaŭ kiel ''Bolŝevista Revolucio'',<ref> Samaan, A.E. (2013). [https://books.google.es/books?id=JkXJZtI9DQoC&q=%22october+uprising%22+%22bolshevik+revolution%22&pg=PA346&redir_esc=y From a "Race of Masters" to a "Master Race": 1948 to 1848.] A.E. Samaan. p. 346. ISBN 978-0615747880. Alirita la 9an de Februaro 2017. </ref> estis [[revolucio]] en [[Rusio]] estrita de la [[Bolŝeviko|Bolŝevisma Partio]] de [[Vladimir Lenin]], kiu estis ŝlosila momento en la pli granda [[Rusa Revolucio]] de 1917–1923. Ĝi estis la dua revolucia ŝanĝo de registaro en Rusio en 1917. Ĝi okazis pere de armita insurekcio en [[Petrogrado]] (nuna Sankta Peterburgo) la 7an de Novembro 1917 [malnovstile 25a de Oktobro]. Ĝi estis okazaĵo kiu rezultis en la [[Rusia Enlanda Milito]].
 
Linio 8 ⟶ 9:
 
La okazaĵoj kulminis en aŭtuno kiam la Direktoraro, estrita de la maldekstra [[Socialista Revolucia Partio]], kontrolis la registaron. La maldekstraj [[Bolŝeviko|Bolŝevistoj]] estis tre malkontentaj kun la agado de la registaro, kaj ekdisvastigis alvokojn por militista insurekcio. La 10an de Oktobro 1917 (malnovstile; 23a de Oktobro, novstile), la [[Petrograda Soveto]], estrita de [[Trockij]], voĉdonis apogi militistan insurekcion. La 24an de Oktobro (malnovstile; 6a de Novembro, novstile) la registaro fermis nombrajn gazetojn kaj fermis la urbon Petrogrado kiel klopodo haltigi la revolucion; minoraj armitaj kvereloj okazis. La sekva tago tutskala insurekcio oakzis kiam ŝiparo de Bolŝevistaj maristoj eniris en la haveno kaj dekoj da miloj da soldatoj ribelis subtene la Bolŝevistojn. La Bolŝevistaj Ruĝaj Gvardioj sub ordonoj de la Milit-Revolucia Komitato ekokupis la registarajn konstruaĵojn la 25an de Oktobro (manovstile; 7a de Novembro, novstile), 1917. La sekvan tagon, la [[Vintra Palaco]] (nome sidejo de la Provizora Registaro en Petrogrado, tiam ĉefurbo de Rusio) estis konkerita de la revoluciuloj.
 
Dum la Revolucio ne estis universale agnoskita, la lando enkotiĝis en tre sangelverŝa [[Rusia Ennlanda Milito]], kiu daŭris ĝis 1923 kaj finfine rezultis en la kreado de Sovetunio fine de [[1922]]. La [[historiografio]] de la okazaĵoj ege varias. La venkinta Sovetunio vidis ĝin kiel validigo de sia [[ideologio]], kaj la venko de la laboristoj super [[kapitalismo]]. En la epoko de Sovetunio, la revolucia tago estis [[nacia festo]], kiu markis sian gravon en la fonda historio de la lando. Alflanke, la okcidentaj aliancanoj vidis ĝin kiel totalisman [[puĉo]]n, kiu uzis la demokratajn sovetkonsiliojn nur ĝis ili ĉesis esti utilaj. La okazaĵo inspiris multajn kulturajn verkojn, kaj [[komunismo|komunismajn]] movadojn tra Eŭropo kaj en la cetero de la mondo. Multaj [[Marksismo-leninismo|Marksism–Leninismaj partioj]] tra la tuta mondo celebris la tagon de la Oktobra Revolucio.
 
==Historia kunteksto==