Tomaso Albinoni: Malsamoj inter versioj

15 bitokojn forigis ,  antaŭ 15 jaroj
iom poluris
(iom poluris)
En la 1730-aj jaroj malpliiĝis la kreivaj fortoj de Albinoni iom post iom; siajn lastajn operojn li finfaris en 1734 (Candalide) kaj 1741 (Artamene). 1743 la 72-jarulo aspiris la bone pagotan postenon de maestro di coro [ĥordirektisto] kaj kantinstruisto ĉe la Ospedale dei derelitti (Ospedaletto); sed oni dungis Nicola Porpora. La lastajn tri vivjarojn li pasigis kun tri el siaj gefiloj en pli modestaj cirkonstancoj, laste pro malsano (diabeto kaj kataro laŭ la mortanonco) enlite.
 
==Verkaro de Tomaso Albinoni==
 
La prioritato de la komponado de Albinoni estas sur la terenoj opero, kantato kaj instrumenta muziko. Je la eklezimuzika sfero nur frua meso por tri senakompanaj viraj voĉoj (antaŭ 1694) kaj la titoloj de du oratorioj estas postlasita (I trionfi di Giosuè, 1703, komuna elverkaĵo kun Alessandro Scarlatti, Giovanni Battista Bononcini k.a.; Maria annunziata, 1712). Sub la nomo de Albinoni disvastigita magnifikato en g-minoro verŝajne ne devenas de li.
Sennoma uzanto