Menoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Menorah 0307.jpg|eta|{{centre|Replikaĵo de la menoro}}]]
'''Menoro''' (aŭ '''Menorao''', [[hebrea lingvo|hebree:]] '''מְנוֹרָה''' ''menora' '' = lampo, kandelabro) aŭ '''[[sepbraka kandelabro]]''' estas unu el la plej gravaj simboloj de la [[judismo]] kaj estis enigita dum la ŝtatfondiĝo de [[Israelo]] en la ŝtatan [[blazono]]n. Tio estas antikva lampo, kiu akompanis la Izraelidojn dum sia vagado tra la dezerto kaj poste situis en ilia templo. Ĝi havis sep branĉojn (centra branĉo kun tri branĉoj sur ĉiu el siaj flankoj), kaj tio estis farita el [[oro]]. Olivoleo paŝtis la menorajn flamojn.
 
Oni kredas, ke Dio ordonis al [[Moseo]] konstrui la menoron dum Moseo kaj la Izraelidoj vagadis tra la dezerto (vidu Libro de Nombroj, ĉapitro 8). La menoro estas asociita kun mirakloj, kiel la miraklo de [[Ĥanuko]]. Dum Unua Juda-roma Milito, la romianoj detruis la Templon kaj prenis ĝiajn trezorojn, inkludante la menoron. Ili portis la menoron al Romo kaj montris ĝin tra la urbo dum triumfa festo pri ilia venko super la judaj ribeluloj.