Albligen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sj1mor (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 19:
}}'''Albligen''' estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo de la [[distrikto Schwarzenburg]] kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la [[administra distrikto Berno-Mezlando]] en [[Kantono Berno]], [[Svislando]]. Kun efiko de la 1-a de januaro [[2012]] Albligen estis kunigita kun la komunumo [[Wahlern]] al la nova komunumo [[Schwarzenburg]]. Ĝi havis 465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
== Geografio ==
Albligen situas kiel sola komunumo de la distrikto Schwarzenburg okcidente de la rivero [[Sense]], kiu formas en oriento la limon inter Albligen kaj la najbara komunumo [[Wahlern]]. La aliaj du najbarkomunumoj de Albligen situas ambaŭ en [[Kantono Friburgo]], nome [[Ueberstorf]] kaj [[Heitenried]].
Albligen konsistas krom el la vilaĝo Albligen mem el la vilaĝetoj kaj setlejoj [[Harris]], [[Wallismatt]] kaj [[Änetmoos]].
== Trafiko ==
Albligen situas ĉe la ĉefstrato de [[Schwarzenburg BE|Schwarzenburg]] al [[Flamatt]]. Per [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinio]] sur ĉi-tiu strato la komunumo estas ligita al la publika trafikreto de Svislando.
== Historio ==
En la municipo Harris estis trovitaj restaĵoj de [[Romio|romia setlejo]].
La unua dokumenta mencio de Albligen datiĝas el la jaro [[1148]] sub la nomo ''Albenon''. En la jaro [[1423]] Albligen fariĝis kiel parto de la ĝis tiam savoja regnejo ''Grasburg'' komuna posedaĵo de la urboj [[Berno]] kaj [[Friburgo]]. Post la fino de la [[Helveta Respubliko]] en la jaro [[1803]] Albligen fariĝis komunumo de [[Kantono Berno]].
La 18-an de novembro 2008 la loĝantaro de Albligen decidis eknegoci kun la najbara komunumo [[Wahlern]] pri eventuala kuniĝo de la du komunumoj.
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.albligen.ch Oficiala retejo de la komunumo Albligen]
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D480.php Albligen en la Historia Leksikono de Svislando]
{{Projektoj}}
<br />
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando}}
{{Komunumoj de la distrikto Schwarzenburg}}
|