Antverpena lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2090757)
e esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
 
Linio 1:
La '''antverpena''' estas [[regiona lingvo]] parolata ĉefe en la urbo [[Antverpeno (urbo)|Antverpeno]] kaj en la [[Antverpeno (provinco)|samnoma provinco]]. Ĝi havas tre fortajn komunajn trajtojn kun la [[germana lingvo]]. Ĝi apartenas al la [[brabanta lingvo|brabantaj lingvoj]], sed tamen estas tre klare distingebla de la aliaj brabantaj malaltfrankaj regionaj lingvoj (kiel la holanda kaj [[limburga lingvo]]j), pro parte alia gramatiko kaj prononcado. La antverpena, same kiel la limburga lingvo ne estas konsiderata dialekto de la [[nederlanda lingvo|nederlanda]], ĉar ĝi ne estas ido de ĝi. Male, la nederlanda estas ido de kelkaj nun ankoraŭ vivantaj regionaj lingvoj.<ref>Filip Camerman: Antwerps schrijven, ISBN 978-90-5927-175-3, p. 189.</ref> La antverpena havas 22 diversajn vokalojn kaj diftongojn, pli ol iu ajn alia okcident-eŭropa lingvo: a, aa, ae, e, [[ŝvao]], ee, i, ie, o, oo, u, uu, ù, oe, ö, eu, au/ou, ei/ij, ui, eê, iê, oê.
 
== Vokaloj ==
=== a, aa kaj ae ===
Ekzistas tri formoj de ''a'': la mallonga ''a'', la skandinavia ''a'' kaj la franca ''a''. La mallonga ''a'' aperas en vortoj kiel ''lamp'' (eo: lampo; nl: lamp), ''kat'' (eo: kato; nl: kat) kaj ''frak'' (eo: jako; nl: jas). Ĝi estas prononcata kiel la franca vorto ''à''. La skandinavia ''a'' troviĝas en la mezo de la nederlandaj ''a'' kaj ''o'' kaj aperas en vortoj kiel ''baard'' (eo: barbo; nl: baard), ''maan'' (eo: luno; nl: maan) kaj ''traag'' (eo: malrapida/malrapide; nl: traag). La franca ''a'' ne nur aperas en francdevenaj vortoj, sed ankaŭ en tipe antverpenaj kiel ''waerm'' (eo: varma/varme; nl: warm), ''daense'' (eo: danci; nl: dansen) kaj ''Aentwaerpe'' (eo: Antverpeno; nl: Antwerpen). Ĝi estas prononcata kiel la ''a'' en la franca vorto ''gare''.
 
=== e kaj ee ===
Ankaŭ de la ''e'' ekzistas tri formoj: la mallonga, la longa kaj la [[ŝvao]]. La mallonga aperas ekzemple en la dua silabo de ''ferket'' (eo: forko; nl: vork) kaj estas prononcata kiel en la nederlanda vorto ''bed''. Antaŭ la konsonanto ''l'' ĝi tamen similas pli al tre mallonga ''ei'' en la nederlanda vorto ''ei''. La ŝvao aperas en la unua silabo de ''ferket'' kaj estas prononcata kiel en la nederlanda vorto ''de''. La longa e estas tre simila al la nederlanda ''ee'', ekzemple en ''meer'' (eo: lago; nl: meer) aŭ ''speer'' (eo: lanco; nl: speer).
 
=== i kaj ie ===
La mallonga ''i'' aperas en la vortoj ''vis'' (eo:fiŝo; nl: vis), ''frit'' (eo: frito: nl: friet) kaj ''vrind'' (eo: amiko; nl: vriend) kaj estas prononcata kiel la nederlanda ''ie'' en ''lied,'' sed multe pli mallonge. La longan ''i'' oni renkontas en la vortoj ''bier'' (eo: biero; nl: bier) kaj ''vies'' (eo: malpura; nl: vies) kaj estas pli fermita ol la nederlanda ''ie'' en ''bier''.
 
=== o kaj oo ===
La mallonga ''o'' preskaŭ egalas en la nederlanda mallonga o. Ekzemploj: ''mor'' (eo: sed; nl: maar), ''koffe'' (eo: kaf; nl: koffie), ''ik gon'' (eo: mi iras; nl: ik ga). La longa ''o'' troviĝas inter la nederlandaj longa ''o'' kaj ''ou'', simila al la sono de la angla vorto ''low'': ''school'' (eo: lernejo; nl: school), ''siroop'' (eo: siropo; nl: stroop), ''tore'' (eo: turo; nl: toren).
 
=== u kaj uu ===
La mallonga u estas prononcata kiel en la franca vorto ''vu'' kaj aperas en vortoj kiel ''zjust'' (eo: ĝuste; nl: juist), ''kus'' (eo: kiso; nl: kus) kaj ''mug'' (eo: kulo; nl: mug). La longa u estas prononcata simile al la eu en la nederlanda deur. Ekzemple: ''muug'' (eo: laca; nl: moe), ''vruug'' (eo: frua; nl: vroeg) kaj ''bruur'' (eo: frato; nl: broer).
 
=== oe kaj ù ===
La longa sono ''oe'' estas prononcata kiel en la nederlanda ''boer'' aŭ en la germana ''Ruhr''. Ekzemploj estas ''knoesels'' (eo: maleoloj; nl: enkels), ''voete'' (eo: piedoj; nl: voeten), ''smoel'' (eo: vizaĝo; nl: gezicht). La mallonga sono ù aperas en vortoj kiel ''sùp'' (eo: supo; nl: soep), ''ùnger'' (eo: malsato; nl: honger) kaj ''ùp'' (eo: sur; nl: op) kaj estas prononcata kiel en la germana ''Suppe''.
 
=== eu kaj ö ===
La sono ''eu'' en la nederlanda ĉiam estas longa (''leuk'') aŭ tre longa (''deur''). En la antverpena estas nur mallonga kaj longa variaĵoj. Ekzemploj de la mallonga ''eu'': ''mörg'' (eo: finkuirita; nl: gaar); ''plöts'' (eo: placo; nl: plein). Ekzemploj de la longa ''eu'': ''deur'' (eo: pordo; nl: deur); ''reuk'' (eo: odoro; nl: reuk). La mallonga formo estas prononcata kiel en la germana ''können'', la longa kiel en la franca ''freule''.
 
=== au kaj ou ===
En la nederlanda ''au'' kaj ''ou'' estas [[diftongo]]j, en la antverpena ili estas vokaloj, kiuj tre similas al la sono de la germana ''Mahl''. Ekzemploj: ''kösvrou'' (eo: purigistino; nl: werkster), ''shauwele'' (eo: babili; nl: babbelen), ''lau'' (eo: varmeta; nl: lauw).
 
== Diftongoj ==
La antverpena konas 5 [[diftongo]]jn:
* ''ui'', prononcata kiel ''oj'' en Esperanto. Ekzemploj: ''buite'' (eo: ekstere; nl: buiten), ''zuiver'' (eo: pura; nl: zuiver)
* ''ei'' kaj ''ij'', prononcataj kiel ''aj'' en Esperanto. Ekzemploj: ''vijf'' (eo: kvin; nl: vijf), ''lawijt'' (eo: bruo; n: lawaai), ''ei'' (eo: ovo; nl: ei)
* ''eê'' konsistas el la sono en la franca ''père'', sekvata de ŝvao. Ekzemploj: ''keês'' (eo: fromaĝo; nl: kaas), ''peêrd'' (eo: ĉevalo; nl: paard)
* ''iê'' konsistas el la sono de la nederlanda ''mier'', sekvata de ŝvao. Ekzemploj: ''kiêr'' (eo: fojo; nl: keer), ''liêre'' (eo: lerni; nl: leren)
* ''oê'' konsistas el la sono de la nederlanda ''boer'', sekvata de ŝvao. Ekzemploj: ''taloêr'' (eo: telero; nl: bord), ''doês'' (eo: skatolo; nl: doos)
 
== Konsonantoj ==
La plimulto de la konsonantoj sonas kiel en la nederlanda kaj germana lingvoj. Jen la plej gravaj esceptoj:
* La sono ''h'' ne ekzistas (''Ollant'' signifas "Holando", ''aend'' estas la germana ''Hand'', nederlanda ''hand'') krom inter du vokaloj: geheuge (eo: memoro; nl: geheugen).
* La sono ''n'' plej ofte iĝas 'ng' '''[η]''' antaŭ la literoj -k, -t, -d, -s kaj -z: ''twintig, vinde, vrind, mens, kont'' sonas kiel [twingteg, vingde, vringt, mengs, kongt].
 
== Artikoloj ==
Esperanto havas nur unu [[artikolo]]n (''la''), la nederlanda havas tri: ''de, het'' kaj ''een''. La antverpena havas ok, kvar
nedifinajn (''een, e, ne'' kaj ''nen'') kaj kvar difinajn (''de'', ''den'', ''d' '' kaj ''et'').
 
=== Difinaj artikoloj ===
La '''virgenra difina artikolo''' (kiu rilatas al virgenraj substantivoj) estas ''den'' se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple ''den ond, den boêr, den dief, den tore'') kaj ''de'' en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple ''de man, de smoel, de frak''). La '''ingenra difina artikolo''' estas ''d' '' se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo (ekzemple ''d'oma'') kaj ''de'' en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple ''de bùrin, de vrou''). La sengenra difina vokalo estas ĉiam ''et'' (ekzemple ''et biêst, et idool''). En pluralo la antverpena havas nur unu difinan artikolon, kiu identas al la ingenra difina artikolo (ekzemple ''de tafels, d'arbeiders'').
 
=== Nedifinaj artikoloj ===
La '''virgenra nedifina artikolo''' (kiu rilatas al virgenraj substantivoj) estas ''nen'' se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple ''nen ond, nen boêr, nen dief, nen tore'') kaj ''ne'' en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple ''ne man, ne smoel, ne frak''). La '''ingenra nedifina artikolo''' estas ĉiam ''een'' (ekzemple ''een kösvrou, een dochter''). La '''sengenra nedifina artikolo''' (kiu rilatas al sengenraj substantivoj) estas ''een'' se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple ''een idool, een biêst, een doekske, een tafeltshe'') kaj ''e'' en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple ''e vaereke, e maske, e fiêst''). En pluralo la antverpena ne havas nedifinan artikolon, same kiel ĉiuj aliaj ĝermanaj lingvoj.
 
== Umlaŭto ==
Unu el la grandaj trajtoj de la antverpena estas la [[umlaŭto]]. En la nederlanda ĝi apenaŭ ekzistas, krom el kelkaj okazoj kiel ''stad → steden, vallen - vellen''. En la germana ĝi estas tre ofta: ''Baum → Bäumchen'' ([[diminutivo]]), ''kurz → kürzer'' ([[komparativo]]), ''fallen → fällt'' ([[verbo]]). Tiu fenomeno ekzistas tute same en la antverpena: ''boêm → bùmmeke'' (diminutivo), ''zwaar → zworder'' (komparativo) kaj ''kruipe → kröpt'' (verbo), sed kun multe pli da variaĵoj.
 
Linio 67:
* ui → ö: ''kruip → zij kröpt''
 
== Kuriozaĵoj ==
* Kelkaj [[humanismo|humanismaj]] verkistoj el la [[Renesanco]] (ekzemple [[Johannes Goropius Becanus]]) firme kredis kaj provis pruvi, ke la antverpena estus la plej malnova lingvo de la mondo, kiun jam parolis Adamo kaj Evo.<ref>El prelego de Eddy Frederickx pri la vivo de Johannes Goropius Becanus.</ref>
 
== Ortografio ==
La antverpena ne havas oficialan ortografion. En tiu ĉi artikolo ni uzis la ortografion de Filip Camerman.<ref>Filip Camerman: Antwerps schrijven, ISBN 978-90-5927-175-3.</ref>
 
== Ekzemplo de teksto en la antverpena ==
<PRE>
Ik wil deze nacht in de strate verdwale,
Linio 96:
(Teksto [[Wannes Van de Velde]])
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{nl}} [http://www.antwerps.be/ Retpaĝaro pri la antverpena]
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio: Malaltfranka lingvaro]]
[[Kategorio: Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio: Lingvoj de Belgio]]
[[Kategorio: Antverpeno]]