Aviadila kolizio de 1977 en Los Rodeos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.9.2
e esperantigita parametro, uzo de ŝablono (alilingve), formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
 
== Resumo ==
 
Pro malbona vido (nebulo), malbonaj komunikiloj, teknikaj kaj psikaj problemoj en la aviadiloj kaj ĉe la surtera aviad-regado koliziis la aviadiloj Boeing 747-121 "Clipper Victor" de [[Pan American World Airways]], flugo 1736, kaj Boeing 747-206B "Rijn" de [[Koninklijke Luchtvaart Maatschappij|KLM]], flugo 4805. La akcidento okazis sur la startejo; la ĵus leviĝinta KLM-aviadilo frapis la ruliĝantan PanAm-aviadilon. La frapa rapido estis ĉ. 250 km/h. La enketoj rezultigis, ke neniu persono havis la tutan kulpon; ĉiuj respondeculoj faris gravajn erarojn. La usona kaj la hispana raportoj konsideris la KLM-anojn ĉefaj kulpuloj, la nederlanda raporto ne mencias tian.
 
== Antaŭhistorio ==
 
Kiam la du aviadiloj proksimiĝis al Gran Canaria, en la tiea [[Flughaveno Gran Canaria|flughaveno]] eksplodis bombo metita de la Movado pri Memregado kaj Sendependeco de la Kanaria Arkipelago (hispane: ''Movimiento por la Autodeterminación e Independencia del Archipiélago Canario'', MPAIAC) kaj vundis plurajn homojn. Sekvis minaco pri plia bombo; oni fermis la flughavenon kaj fordirektis multajn flugojn al flughaveno Los Rodeos sur la najbara insulo Tenerifo. Inter la fordirektitaj flugoj estis la du menciitaj. Tiutempe Los Rodeos estis tro malgranda por facile elteni tian trafikokvanton, krome ĝi disponis nur du aviad-direktistojn kaj ne havis [[radaro|radaran]] instalaĵon. [[Flughaveno Tenerifo Suda|Flughaveno Reina Sofía]], la alia flughaveno de Tenerifo, ankoraŭ estis konstruata.
 
Linio 15 ⟶ 13:
 
== La akcidento ==
 
Je la 15-a horo la fermo de flughaveno Gran Canaria estis nuligita; la regturo de Los Rodeos sendis al la KLM-flugo permeson startigi siajn motorojn kaj iri al la fino de la ĉefa kurejo. Ĝi ricevis la instrukcion post alveno tie turniĝi je 180 gradoj kaj atendi la konfirmon, ke la vojo estas libera. Poste la PAA-flugo ricevis la instrukcion iri al la kurejo, forlasi ĝin je la tria elirejo maldekstre kaj konfirmi la foriron post plenumo de la manovro. (Necesis uzi la kurejon anstataŭ la apuda ruliĝejo por moviĝi interne de la flughaveno, ĉar pro la amasa fordirektado la ruliĝejo estis blokita de atendantaj aviadiloj.) Sed PA 1736 pasis la trian elirejon (supozeble ne vidis ĝin pro nebulo aŭ havis problemojn pri la grandeco de la aviadilo kaj la akuteco de la kurbiĝo) kaj pluiris al la kvara. Kvankam la KLM-flugo ankoraŭ ne havis la permeson ekiri, pro miskompreno de la nederlandaj stiristoj ĝi sendis la mesaĝon, ke ĝi preparas sin al ekiro. Ĉar ĝi ankoraŭ ne havis permeson starti, la regturo interpretis la mesaĝon tiel, ke la aviadilo troviĝas en starta pozicio, kaj respondis, ke oni plu atendu.
 
[[Dosiero:Tenerife 747 Crash.png|400px|thumbnaileta]]
La regturo petis na PAA 1736, tuj komuniki post foriro de la kurejo. La usona aviadilo ne konfirmis la ricevon de la mesaĝo kaj raportis, ke ĝi ankoraŭ ruliĝas sur la kurejo kaj informos post foriro. La regturo avertis la KLM-aviadilon, ke ĝi ne havas permeson ekiri, sed tiu mesaĝo estis perturbita per la komunikado kun la alia aviadilo. Kvankam la flug-inĝeniero kaj la vic-stiristo de la nederlanda flugo esprimis dubon, ke la kurejo vere estas libera, la kapitano, ''Jacob Veldhuyzen van Zanten'', emfaze respondis "jawel" (ho jes). Eble la du aliaj ne povis kredi, ke sperta aviadisto farus tian eraron, kaj ne plu obĵetis. La aviadilo pluiris kaj sukcesis leviĝi je kelkaj metroj.
 
Linio 38 ⟶ 35:
 
== Sekvoj ==
 
Sekve de la katastrofo oni decidis pri jenaj paŝoj por plisekurigi aviadon:
* Grandparta malpermeso de senvida direktado de aviadiloj laŭ ties propraj raportoj
Linio 51 ⟶ 47:
* Final reports from Spanish authorities and commentary from Dutch authorities
** {{en}} "[http://www.skybrary.aero/bookshelf/books/313.pdf KLM, B-747, PH-BUF and Pan Am, B-747, N736, collision at Tenerife Airport, Spain, on 27 March 1977]." ( {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20110815000248/http://www.skybrary.aero/bookshelf/books/313.pdf |date=2011-08-15 }}) - ''Subsecretaría de Aviación Civil'', Spain. Distributed by [[ICAO]] circular - With comments from the [[Netherlands Aviation Safety Board]] in English
** {{es}} "[http://www.fomento.gob.es/MFOM/LANG_CASTELLANO/ORGANOS_COLEGIADOS/CIAIAC/PUBLICACIONES/HISTORICOS/A-102-103-1977/ A-102/1977 y A-103/1977 Accidente Ocurrido el 27 de Marzo de 1977 a las Aeronaves Boeing 747, Matrícula PH-BUF de K.L.M. y Aeronave Boeing 747, matrícula N736PA de PANAM en el Aeropuerto de los Rodeos, Tenerife (Islas Canarias)]." - Hosted by the [[Civil Aviation Accident and Incident Investigation Commission]]
** {{en}} [http://www.project-tenerife.com/engels/PDF/Dutch_comments.PDF Comments from][[Netherlands Aviation Safety Board]] ( {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20110715121635/http://www.project-tenerife.com/engels/PDF/Dutch_comments.PDF |date=2011-07-15 }})
** {{nl}} [http://www.project-tenerife.com/nederlands/PDF/Rapport_RVDL.PDF Comments from][[Netherlands Aviation Safety Board]] ( {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20110928172458/http://www.project-tenerife.com/nederlands/PDF/Rapport_RVDL.PDF |date=2011-09-28 }})
* {{en}} [http://www.project-tenerife.com/nederlands/PDF/finaldutchreport.pdf Final report and comments from the Netherlands Aviation Safety Board]
* [http://aviation-safety.net/investigation/cvr/transcripts/cvr_kl4805.php La radiomesaĝoj] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160818073916/https://aviation-safety.net/investigation/cvr/transcripts/cvr_kl4805.php |date=2016-08-18 }} (angle){{en}}
* [http://club.idecnet.com/~drollan/tenerife.htm Privatula raporto] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20070312155948/http://club.idecnet.com/~drollan/tenerife.htm |date=2007-03-12 }} (hispane)
* [http://www.herdenking-tenerife.org/ Memoriga fondaĵo] (nederlande)