Orpluvio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
La '''Eŭrazia orpluvio''' aŭ simple '''Orpluvio''' (''Pluvialis apricaria'') estas specio el la [[ĥaradrioformaj]] birdoj, genro [[pluvio]].
==Aspekto==
Ĝi grandas 27-29 cm, havas enverguron de 66 ĝis 77 cm kaj pezas ĝis 200 gm. Sur ties dorso ksj krono aperas orkoloraj makuloj, densaj makuletoj. La norda subspecio havas somere '''nigrajn kapoflankon, gorĝon, bruston kaj ventron'''. La nigrajn kolorojn disigas de la dorsa flanko larĝa, '''tutkorpa blanka zono''' ekde la frunto ĝis la subvosto. Tiu blankega zono -kune kun flaveco dorsa- diferencigas la orpluvion disde la [[Arĝenta pluvio]], kiu havas blankan zonon nur ĉe la kapo kaj disde la [[Amerika orpluvio]], kiu havas ĝin nur ĝis la brusto. La suda subspecio portas somere nur malgrandan makulon surbruste kaj la blanka strio estas ne tiom karakteriza. En ĉiuj la nigro de vizaĝo kaj ventro estas pli ampleksa ol tiu de brusto kiu povas esti nur fadeno inter tiuj.
 
La suba korpo kaj la kapoflanko de ambaŭ subspecioj estas vintre helaj, la brusto kaj la dorsa estas orbrune makulitaj. Beko kaj kruroj estas nigraj.
 
Somere oni povas distingi la orpluvion kaj la [[arĝenta pluvio|arĝentan pluvion]] je la blankplumaj [[akselo]]j de la orpluvio. Desupre la vintra kaj somera [[plumaro]] de la orpluvio estas or-bruna.
 
==Subspecioj==
''Pluvialis apricaria apricaria'' estas pli norda kaj ''Pluvialis apricaria oreophilos'' estas pli suda ĉar bredas en Danio, Germanio, Nederlando kaj Britio. Restas dirite supre diferencoj de plumaro: la suda estas malpli nigra somere.