Kalkoŝtono: Malsamoj inter versioj

648 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (robot Adding: bg:Варовик)
'''Kalkoŝtono''' estas blanka [[sedimento|sedimenta]] [[ŝtono|ŝtonaĵo]], kiu konsistas plejparte el [[kalcia karbonato]] en ties ambaŭ [[mineralo|mineral]][[formo]]j [[kalkospato]] kaj [[aragonito]] (ambaŭ <math>CaCO_3</math>) kaj el [[dolomito]] (<math>CaMg(CO_3)_2</math>).
 
Ĝi estas en pura tsato blanka, sed la fremdaj materialoj kolorigas ĝin flava, bruna aŭ ruĝa.
 
Plimulto de la kalkoŝtonoj havas grajneran strukturon. La grajneroj grandas de 0,001 mm ĝis okulvideblaj grajnoj, estas ofte etetaj restaĵoj de fosiliaj ŝeloj de kalkoskeletaj bestoj.
 
La kalkoŝtono estiĝas plej ofte en maroj per kemia sekreciado en la akvo.
 
La kalkoŝtono riĉas je fosiliaj restaĵoj kaj tiel gravas por la geohistoriistoj. Ĝi ankaŭ gravas por la industrio por produkti [[sterko]]n (tipo kiu riĉas je fosforo).
 
Se oni varmigas je temperaturo de 900–1000 °C la kalkoŝtonon, la kalcia karbonato disiĝas je karbona dioksido kaj [[kalko]].
 
Kalkoŝtono povas esti detruata per [[acido|acida]] [[pluvo]].
 
== Vidu ankaŭ jenon: ==
{{Commons|Category:Limestone}}
* [[Listo de ŝtonŝtofoj]]
* [[Karsto]]
[[Kategorio:Mineraloj]]