Blankventra fazano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Commons
Linio 4:
La blankventraj fazanoj vivas en montregionoj 2 000-4 000 metrojn super la marnivelo. Ilia loĝloko estas pli alta ol tiu de la [[ora fazano]] (''Chrysolophus pictus'') kaj pli suda ol tiu de la lasta. Ordinare ili vidiĝas en arbaroj, dornoplenaj arbustaroj kaj malaltaj bambuaroj kaj ripozas sur rokozaj kaj dezertaj montoj. Ili agas unuope aŭ duope, iafoje unu virbirdo agas kune kun du birdinoj. Aŭtune kaj vintre ili ofte moviĝas 20-30-ope. Ili krias raŭke, kiel la ora fazano. Ilia sezona migrado estas pli evidenta ol tiu de la ora fazano. Somere ili Ioĝas ĉe rokozaj montosuproj kaj vintre translokiĝas al montpiedoj. Ili serĉas manĝaĵojn ĉe riverbordoj kaj en [[bambuo|bambuaroj]], iafoje eĉ en malprofundaj riveroj kaj kulturataj kampoj. Pro tio, ke la blankventra fazano emas manĝi bambuidojn, oni nomas ĝin "bambua koko". Ĝi manĝas ankaŭ herbosemojn, nuksojn kaj grajnojn. La bredataj birdoj seksardas inter majo kaj junio, tiam la masklaj birdoj postkuras la femalajn, disetendante siajn flugilajn plumojn, starigante la plumkreston kaj eligante mallaŭtan kriadon. Post kiam la birdino demetas 10-20 ovojn, ĝi ilin kovas. La kovado daŭras 22-24 tagojn.
La blankventraj fazanoj estas famaj aprecaj birdoj. Ili unuafoje venis en Eŭropon en la 18-a jarcento.
 
{{Commons|Chrysolophus amherstiae}}
 
[[Kategorio:Birdoj]]