Peruno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(X) "inter alie"->"interalie" "enloĝanto"->"loĝanto" | t=25'469 su=3'443 in=3'833 at=3'443 -- only 10557 edits left of totally 14'001 possible edits | edr=000-0000 ovr=010-1111 aft=000-0000
Linio 1:
{{Tiu ĉi artikolo|temas pri la diaĵo Peruno de la slava mitologio. Pri la samnoma asteroido vidu la tekston [[4250 Peruno]].}}{{Informkesto rolulo}}'''Peruno''' (malnovorientslave ''Перунъ'', [[ruse]] ''Перу́н'', [[ukraine]], [[bulgare]] kaj [[serbe]] ''Перун'', [[beloruse]] ''Пярун'', [[pole]], [[ĉeĥe]], [[slovake]], [[kroate]] kaj [[slovene]] ''Perun'') estas la plej alta dio de la [[slava mitologio]]. Li estas la dio de [[tondro]] kaj de [[fulmo]]. Inter liaj simboloj estas la floro [[irido]], la laborilo [[hakilo]] kaj la arbo [[kverko]]. [[dosiero:Перун.1998г.смеш.,тех.,бум.40,5х27,5.jpg|eta|<center>''Peruno'', verkaĵo de la nuntempa rusia pentristo M. Presnjakov (М. Пресняков) el 1998]]
 
La nomo devenas de la radiko ''per-'' (bati) kaj la plifortiga finaĵo ''-un'' ("-eg-") kaj signifas "la forta batanto" aŭ "la bateganto". Etimologie parencas la dio [[Perkūnas]] de la [[balta mitologio]]. La plej malnova skriba mencio de la diaĵo estas el la 6-a jarcneo de nia epoko: la bizanca historiisto ''Prokopios'' de [[Cezareo]] (greke ''Προκόπιος'', latine ''Procopius Caesarensis'') raportas pri tondrodio, kiun la slavo adoras kiel plej alta diaĵo kaj al kiu ili oferdonas bestojn. Tamen ''Prokopios'' ne mencias nomon. La dia nomo unuafoje menciiĝas en la formo ''Pirenos'' en biografio de la santka [[Demetrio de Tesaloniko]]. Plia, bulgara formo de la nomo en dokumento el la 10-a jarcento estas ''Porun''.
 
La plej ampleksa dokumentado estas el la orientslava kultura sfero: la [[komenca kroniko]] nomas Perunon kiel dia garantianto de la traktatoj de la [[kieva regno]] kun la [[bizanca imperio]] en la jaroj 907, 912, 945 kaj 971. En l jaro 980 la reganto [[Vladimiro la 1-a de Kievo|Vladimiro la 1-a]] en Kievo starigis lignan kultan statuon pri Peruno kun arĝenta kapo kaj ora barbo, simila kulta statuo pri li samtempe ekestis en [[Novgorodo]]. Sed jam en 988/989 ambaŭ idolaj statuoj detruiĝis kadre de la kristanigo de la kieva regno. La adorado de la tondrodio tamen en la popola kredo spureblas ĝis longe post la [[mezepoko]], ĉe la [[bulgaroj]] ĝis la 18-a jarcento.
[[dosiero:Ukrainian Rodnovers worshipping Perun in Ternopil Oblast, Ukraine.png|eta|maldekstra|<center>ukrainoj celebras kultan adoron de Peruno en la [[ternopila provinco]]]]
En la antaŭkristanisma [[Serbio]] Peruno nomatas kiel sola diaĵo krom ''Dajbog / Dažbog'', la sudslava nomo de la diaĵo ''Svarožić'' (ruse ''Сваро́жич'', malnovorientslave ''Сварожичь, Сварожець''; latine ''Zuarasici'') aŭ ''Radegast'' ([[elboslavoj|elboslave]]) / ''Radhošt'' (ĉeĥe). Li estas la dio de la ĉielo kaj la ĉefa dio de la antaŭkristanaj serboj, kaj ne permesatas diri lian nomon. Nur en plej senesperaj katastrofoj oni rajtas voki ilin. La duobla dia regado (kaj ebla [[dualismo]]) inter Peruno, la dio de la ĉielo kaj de la alteco, kaj ''Dajbog / Dažbog'', la dio de la suno, de la mortintoj kaj de la lupoj, post la kristanigo de la serbo reinterpretiĝis kvazaŭ dualismo inter la [[kristanismo|kristanisma dio]] kaj la [[diablo]].
 
Sian nomon la diaĵo inter alieinteralie donis al la montaro [[Pirin]] en sudokcidenta Bulgario kaj al la duoninsulo ''Perin'' apud [[Velikij Novgorod]].
 
== Literaturo ==