Navigado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Tradicia navigado: skema bildo de lokomezuro por ŝipo
(X) "inter alie"->"interalie" "enloĝanto"->"loĝanto" | t=31'779 su=4'218 in=4'961 at=4'218 -- only 9782 edits left of totally 14'001 possible edits | edr=000-0000 ovr=010-1111 aft=000-0000
 
Linio 11:
La taskoj 2 kaj 3 de la navigado postulas la kapablon, teni la kurson de la veturilo ankaŭ sub malfacilaj cirkonstancoj, ekzemple en [[nebulo]], parte glaciiĝinta akvo aŭ en [[ŝtormo]], kaj malebligi ĉiun riskon kolizii kun alia veturilo aŭ kun alia obstaklo. Tial la navigado ankaŭ inkluzivas la teknikon kaj sciencon, per kontrolaj mekanismoj (ekzemple [[radaro]]) dumvoje rekontroli la optimuman kurson, kaj en la kazo de aeraj veturiloj rapide percepti ŝanĝiĝojn de la veturila direkto kaj alteco en la aero, por adapti la kurson kaj veturilan rapidecon cele al reatingo de la optimuma vojo.
 
La bazo de ĉiu navigado estas la kalkulado aŭ taksado de la jam veturita vojo pere de la kurso kaj rapideco de la veturilo. Ju pli longa aŭ pli komplika la jam farita vojo, des pli tiu naviga kalkulo devas esti kompletigata per dumvojaj mezuroj de la momenta pozicio, ĉar ekzemple deflanka vento aŭ akvofluo povas sen ebleco de ekzakta antaŭkalkulo influi la faktan kurson.
 
Helpiloj de navigado inter alieinteralie estas
# [[mapo]]j (faritaj per la scienco [[kartografio]]) de kontinentoj, insuloj, marbordoj kaj maroj
# atentonkaptaj punktoj ĉe la marbordoj, naturaj sed ankaŭ artefaritaj kiel ekzemple [[lumturo]]j
# [[sondado]]
# helpiloj [[fiziko|fizikaj]], ekzemple [[kompaso]], logo, [[sonaro]], [[radaro]],
Linio 31:
Ankaŭ oni bezonas mapon de la regiono, kie oni troviĝas.
 
Oni notas, de kie oni komencas la vojaĝon. Kaj oni notas la direkton kaj la rapidecon de la moviĝo. En la mapon oni endesegnas per linio tiun vojon. La longeco de tiu linio estas rapideco multobligita per la tempo pasita. Je la fino de tiu linio estas la loko, kie oni nun estas. Tiun lokon la ŝipisto nomas la taksitan lokon. La vera loko povas esti iom alia, ĉar vento kaj akvofluo povas ŝovi la ŝipon iom alien. La ŝipisto provas taksi tiujn influojn kaj fiksas korektitan taksitan lokon.
 
Se kondiĉoj ŝanĝiĝas, eble ventodirekto, ventoforto aŭ rapideco, la ŝipisto aldonas novan linion al la unua. Post kelkaj tagoj tiel estas sur la mapo serio de linioj kaj serio de taksitaj lokoj. La fina taksita loko povas esti en granda distanco de la vera loko. Tio povas esti danĝera.
Linio 51:
 
=== La suno ===
La suno havas la avantaĝon, ke ĝi estas pli bone videbla. Sed malavantaĝo estas, ke ĝi ne estas en fiksita loko. Ĝi moviĝas de oriento al okcidento dum la tago kaj dum la jaro ĝi ankaŭ ŝanĝas sian altecon.
 
Por simpla mezurado oni uzis la t.n. tagmezan [[latitudo]]n. Dum kelkaj minutoj antaŭ kaj post tagmezo la suno preskaŭ ne ŝanĝas sian vertikalan angulon. Tiu tagmeza angulo estas listigita por ĉiu tago en naŭtikaj tabeloj.
 
Se dum tagmezo nubo malebligas la mezuradon, oni devas mezuri je alia tempo, dum kiu la suno estas videbla. Nuntempaj naŭtikaj tabeloj ankaŭ por tio liveras datojn.
 
Ĝis nun ni nur pridiskutis la mezuradon de la latitudo, do la pozicio en direkto norda - suda. Mezuri la [[longitudo]]n, pozicion en direkto orienta - okcidenta estas pli komplika. Por tio oni bezonas tre precizan horloĝon. Deviado de la horloĝo de nur unu sekundo jam produktas eraron de 460m. Dum vojaĝo de kelkaj semajnoj eraro de horloĝo povis atingi pli ol minuton, do pli ol 28km. Nur fine de la 19-a jarcento sufiĉe precizaj horloĝoj estis haveblaj. Nun malmultekostaj radioaparatoj ebligas la tre precizan ĝustigon de la surŝipa horloĝo.
 
La naŭtikaj tabeloj enhavas la bezonatajn datojn por multaj steloj kaj por ĉiu tago de la jaro. Ili estas multpaĝaj libroj. La tuta proceduro estas tre komplika.
Linio 64:
Dum la 20-a jarcento metodoj uzante radiosendilojn estis evoluitaj. Per ili oni povis ankaŭ trovi la ekzaktan pozicion, se dum tagoj malbona vetero ne ebligis vidi stelojn kaj la sunon.
 
Nun ŝipistoj havas sistemon uzante satelitojn, la saman sistemon, kiun ĉiu aŭtoŝoforo povas uzi, kaj kiu donas ekstreman precizecon de malpli ol 10m.
 
{{projektoj|n=Kategorio:Navigado}}