Paŭlo Moĵajevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
faris ligilon de Flugiloj de malfacila vento
Linio 24:
De tiam lia aktivado dum kelkaj jaroj estis enlanda kaj plejparte reta. Rete li aktive partoprenis en preparado kaj aperigado de E-kurso por ruslingvaj progresantoj "Shkola Esperanto" ("Lernejo de Esperanto"). Samtempe li komencis E-tradukadon de ruslingvaj kantoj, kio finfine fariĝis lia ĉefa kultura E-aktivado. En la jaro 2004, kiam li paroprenis IJK-60 en Rusio, li jam prezentis apartan koncerton, kiu konsistis el prezentado de nur li tradukitaj kantoj (el la rusa kaj la angla). Krome, li aktive partoprenis ankaŭ tradukadon de subtitoloj por kelkaj sovetiaj kin-filmoj.
 
En la jaro 2005 li partoprenis IJK-on en Zakopane (Pollando), IJS-on en Hungario kaj ARKONES en Poznano (Pollando), ĉie koncertante. Dum ambaŭ IJK li estis gramatika instruisto en la seminario "[[Flugiloj de malfacila vento"]]. Somere 2005 aperis lia unua kant-albumo "Pluke-Traduke", kiun konsistigis liaj tradukoj.
 
Nuntempe li plu tradukas, aktive konsultas E-lernantojn rete, ĉiujare organizas E-kursojn en Simferopolo, iom aktivas en E-Vikipedio. Lia plej lasta E-projekto: laboroj super granda E-rusa vortaro, kies unuan parteton li publikigis septembre 2006. Krome, li okupiĝas pri provlegado de "Kontakto".