Stan Laurel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Stan_laurel.jpg|left|220px|thumb|Stan Laurel]]
'''Stan Laurel''', propranome '''Arthur Stanley Jefferson''', naskiĝis la [[16-an de junio]] [[1890]] en [[Ulverston]], [[Lancashire]], [[Anglio]]. Li devenis el artista familio. Lia patro estis konata angla teatristo, gvidanta teatrajn grupojn, li verkis teatraĵojn mem rolante. Lia panjo estis ankaŭ sukcesa aktorino. Jam en sia deksesa jaro komencis Stan roli en [[Glasgow|glasgova]] teatro [[Pickard´s Museum]]. En [[1907]] okupis lin fama [[Fred Karno]]. En la sama jaro al Karno venis je alparolo de sia frato Sidney ankaŭ [[CharlesCharlie Chaplin]]. Ambaŭ junuloj poste komune kun kun la grupo de Karno vojaĝis kun siaj prezentoj tra la tuta Anglio. En [[1910]] ili entreprenis la unuan vojaĝon tra [[Usono]] kun tre sukcesa pantomimo ''Mumming Birds'', kiun ili prezentis en Usono sub nomo ''Nokto en Angla music hall''. La dua vojaĝo tra Usono okazis en [[1912]]. Stan Laurel nek CharlesCharlie Chaplin el tiu ĉi vojaĝo ne revenis hejmen Anglion kaj ili komencis en Usono konstrui sian tre sukcesegan karieron en filma industrio. Stan ne havis tiajn proponojn kiel Chaplin kaj li do fondis novan [[pantomimo|pantomiman]] grupon, kun kiu li vojaĝis tra la tuta lando. Tiutempe li ŝanĝis sian nomon el Artur Stanley Jefferson je Stan Laurel. Dum unu vojaĝo ĝis [[Los Angeles]] li interkonatiĝis kun [[Adolph Ramish]], kun kiu li provis pri propra produktado de filmoj. El ilia kunlaborado ekestis ''Nuts in May'', filma debuto de Stan el la jaro [[1917]]. La filmo estis sukcesa kaj do aperis pluajn proponojn de diversaj filmaj kompanioj. Unu el la proponoj devenis de [[Hal Roach]], kiu apud kunlaborado kun [[Harold Lloyd]] elserĉadis novajn komikajn talentojn. En filmo ''Lucky Dog'' el la jaro [[1918]] Stan unuafoje renkontiĝis kun [[Oliver Hardy]], kiu ĉi tie kreis staturon de unu el vagabondoj. Tio estis nur malgranda rolo kaj temis pure pri hazarda renkontiĝo, el kiu por ambaŭ fluis ankoraŭ neniajn sekvojn. Ĉiu iris plu tra sia vojo.
[[Dosiero:OH+SL.jpg|right|220px|thumb|[[Oliver Hardy]] kaj Stan Laurel]]
[[Dosiero:SL+OH.jpg|right|220px|thumb|Stan Laurel kaj [[Oliver Hardy]]]]