Rasismo en Esperantujo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 17 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
Ekzistas ekzemploj el unu el la malmultaj medioj, kie oni parolas kaj uzas esperanton konstante, nome la [[Centra Oficejo]] de [[Universala Esperanto-Asocio]] en [[Roterdamo]], kaj, vastasence, ĝia eksterlanda varianto dum la ĉiujara semajno de [[Universala Kongreso]]. Bedaŭrinde, la liliputeco de la esperanto-mondeto malebligas, ke oni citu nomojn de konkretaj personoj. Temas ĉiel ajn pri eldiroj spontanaj, kvazaŭ nepripensitaj, pri "probabla misago fare de ''[[triamonda]]j'' poŝtistoj", aŭ pri "tipe iks-landa maniero fuŝlabori" de same ''triamonda'' [[TEJO]]-volontulo.
 
Inter eŭropaj kaj eŭropidaj (t.e. ekzemple usonaj) esperantistoj ĝenerale oni povas ofte renkonti sintenojn similajn al la tipa "Mi ne estas rasisto, sed...", pli ofte implicite ol eksplicite. Kio signifas, ke oni ne agas aŭ pensas rasisme ĝis ekestas 'motivo' por ekpensi aŭ ekagi tiel. Ekzemple, ke la filino de la koncerna persono ekhavas 'ali-rasan' [[umikonumiko]]n (al rasismo ĉi-kaze aldoniĝas [[masklismo]]). Aŭ ke eknajbaras al li persono aŭ familio de alia 'raso' socie rigardata kiel malsuperan. Aŭ ke li devas kundividi laborĉambron kun alilandano kun malsamaj haŭtkoloro aŭ manĝkutimoj.
 
Samtempe, kiel denuncis la uson-palestina kulturologo, politikologo kaj literaturkritikisto [[Edward SAID]] en sia mejloŝtona verko [[Orientismo]], oni pensas, mensas rasisme kiam oni atribuas similan karakteron al ĉiuj homoj de difinita mondregiono, ekzemple Oriento, ŝajne reale ekzistanta sed efektive nur arbitre elpensita kaj plene fantazia. En orientisma pensado ĉiuj 'orientanoj', iamaj nunaj kaj venontaj, distingiĝas bloke de la tute aparta bloko de 'okcidentanoj'. Dum oni apenaŭ parolus pri 'eŭropa kuir-arto', kontraste oni ofte aŭdas kaj legas pri kuir-arto, pensmaniero, arĥitekturo ktp 'orientaj'. Ankaŭ ĉi tiu mensa aŭtomatismo ekzistas en Esperantujo.
Sennoma uzanto