Ĵomart kaj Nataŝa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 25:
'''Ĵomart kaj Nataŝa''' estas muzika duopo, kiu kantas en [[Esperanto]] melodian, foje romantikan, [[muziko]]n. La duopo kreiĝis en 1987 en [[Ŝimkento]], [[Kazaĥio]], post kiam Ĵomart renkontis Nataŝa en altlernejo, kie li instruis Esperanton. Ili geedziĝis en junio 1991. En la postaj monatoj ili transloĝiĝis al [[Svedio]], kie naskiĝis ilia filino [[Carina Gerlach|Carina]] en 1995. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, kaj Nataŝa kantas kaj ludas fluton. Laŭ stilo, la muziko de Ĵomart kaj Nataŝa apartenas al [[popolmuziko]] kaj [[pop-muziko|popmuziko]].
 
La duopo devenas de antaŭa [[Sovetunio]] ([[Kazaĥio]]), sed loĝas ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en [[Stokholmo]], Svedio.
 
[[Gitaro]] kaj [[bekfluto]] akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon. Tiuj ĉi kantoj estas por vere aŭskulti. En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan dialogon inter publiko kaj muzikistoj.