Grafika Centro Antverpeno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e Korektis ligilon.
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Aldonis propran foton.
Linio 2:
 
La ekesto de tiu centro fakte estis iom hazarda. En la domo de [[Paul Peeraerts]], siatempe Drakenhoflaan 97 en [[Deurne (Belgio)|Deurne]], UEA instalis kompostilon. Per ĝi laboris pluraj volontuloj por helpi al la movado. Ĉar la laboro en la Centra Oficejo de UEA daŭre ampleksiĝadis (sen grandigo de la dungitaro), oni petis de Paul Peeraerts se eble plivastigi la reton de volontuloj en Antverpeno. Tio ĉi ŝajnis esti ebla, kondiĉe ke la laboro okazu ne plu en privata domo, sed en aparta oficejo. Tiun oficejon oni trovis en Arsenaalstraat 5 en [[Antverpeno]]. UEA luprenis ĝin kaj tien la kompostilo translokiĝis fine de 1977.
 
[[Dosiero:Malfermo arsenaalstr4.JPG|thumb|Akcepto okaze de la malfermo de GCA en 1977. Sur la foto Grégoire Maetens, Victor Sadler, Roger de Schepper, Manuel Halvelik kaj Paul Peeraerts.]]
 
Baldaŭ oni akiris pli da maŝinoj, kaj pli da kunlaborantoj. El la membroj de la grupo ni memoras la nomojn de fam. de Schepper, [[Gerd Jacques]], [[Manuel Halvelik]], [[Paul Peeraerts]], [[Anne Tilmont]], [[Gert Van Tongerloo]], [[Bob Venhuizen]] kaj multajn aliajn hazardajn volontulojn. Ekde aprilo 1979 oni sukcesis dungi unu el la volontulojn, nome Paul Peeraerts, kiu iĝis direktoro. Ekde tiam la oficejo servis kaj kiel grafika centro de UEA, kaj kiel centra adreso de la movado en [[Flandrio]]. Fine de la sama jaro aldoniĝis ankoraŭ alia duontempa dungito, Gerd Jacques. Danke al financa subteno de la ŝtato, laboris ankaŭ dum pluraj jaroj aliaj oficistoj. En 1982 la Centro nombris 8 plentempajn deĵorantojn, kaj 2 parttempajn, kaj eĉ tiuj apenaŭ sukcesis daŭre majstri la senĉesan laboron. Por kiel eble plej multe ekspluati la kompostmaŝinojn, eĉ estis dungita persono por dumnokta laboro: [[Guido van Damme]].