Dankotago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
e polureto
Linio 1:
[[Dosiero:The First Thanksgiving Jean Louis Gerome Ferris.png|right|thumb|300px|Pentraĵo de la unua Danktago en 1621]].
'''Danktago''' au '''Dankfesto''', [[Angla lingvo|angle]] '''Thanksgiving Day''' estas nacia [[festotago]] en [[Usono]] kaj [[Kanado]]. Tradicie estas tago dum kiu oni dankas [[Dio]]n pro sukcesa rikolto kaj aliaj bonaĵoj kiuj okazis dum la jaro. En Usono oni festas tiun ĉi tagon je la kvaro [[ĵaudo]] de [[novembro]].
 
En Usono oni festas tiun ĉi tagon je la kvaro ĵaudo de [[novembro]]. En Kanado, kie rikoltado okazas pli frue en la jaro, jam la oficiala festotago pro la dankofesto okazas je la dua [[lundo]] de [[oktobro]]. La danktagon oni festas kun la tuta familio kaj multaj homoj longe vojaĝos por povi esti kune. Ĉar la danktagon oni en Usono festas je ĵaudo, tre ofte ankaŭ je vendredo laboristoj estas liberaj kaj okazas familia reunuiĝo kvartaga. Manĝado ludas gravan rolon: estas tradicio manĝi [[meleagro]]n; eĉ ekzistas nomo por la tago dum kiu oni ĝin manĝas: "Turkey Day" (meleagra tago). Ofte oni manĝas kun la meleagraĵo [[pomkaĉo]]n, [[fazeolo]]jn kaj [[oksikoko]]jn. Kiel deserton kutimo estas oferti nuksan kaj [[kukurbo|kukurban]] tortojn. Antaŭ la manĝo la tuta familio kune ĉeestas maĉon de [[Usona piedpilkado]] aŭ spektas ĝin en [[televido]].
 
La usona tradicio asocias la festotagon kun festo kiun plej verŝajne festis la [[Pilgrim Fathers]] en [[1621]] post kiam ili fondis en [[Massachusetts]] [[setlejo]]n nomata [[Plymouth Colony]]. Multaj rakontoj pri la usona danktago estas mitoj kiuj ekestis fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento por provi krei nacian identecon post la [[Usona Enlanda Milito]] kaj la alveno de enmigrintoj.