Rasismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Rasismo''' estas la ideo kaj ties praktiko, ke homoj el iuj [[homa raso|rasoj]] estas esence malsamaj aŭ eĉ malpli indaj ol homoj el aliaj rasoj.
 
Ĝi estas unu ideologiemo de [[naziismo]], sed troviĝas ankaŭ en aliaj sistemoj. Ekzemple ĉiuj la [[Okcidento|okcidentaj]] landoj dum la epoko de la [[Koloniismo|koloniado]] tenis rasismajn ideojn (des pli fortigitaj de la ideoj de [[Darwin]] kaj [[Spencer]]) kontraŭ la aliaj rasoj, kaj ĝis la jaroj 1930-aj kutime taksatis kiel scienca kaj memkomprenebla fakto, ke la "malsuperaj rasoj" pli-malpli ĉiuj la neeŭropeaj!) devas normale kaj nature "malaperi", kaj pri la konkretaj manieroj laŭ kiuj ili "malaperis" (aŭ oni helpis ilin malaperi) oni ne maltrankvililiĝis, la ideoj kaj praktikoj de tiu tempo studitis interalie de [[Sven LINDQVIST]].
 
En [[Germanio|Germanujo]] ĝi estas tradicie ligita al [[antisemitismo|kontraŭjudismo]]. Fine de la [[19-a jarcento]] kaj komence de la 20-a svarmis en Germanujo kaj [[Aŭstrio|Aŭstrujo]] en la politika ekstrema dekstro rasismaj kaj kontraŭjudismaj teorioj.