Fonduo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 10:
== Pretigado ==
Unue oni tranĉu la tutan panon en kubojn (de proksimume 2x2x2 cm).
 
Oni nun senŝeligas la ajlodentojn kaj per ĝi ŝmiras la fondukahelon. Tiam oni metas la kahelon sur malaltan fajron (inter 80 kaj 100 °C) kaj metas ĉiujn supre nomitajn ingrediencojn kune en la kahelon. Dum la fromaĝmiksaĵo varmiĝas kaj fandiĝas oni devas konstante kirli por eviti, ke la fromaĝo bruliĝu kaj formiĝu buletoj. Fakte la bona kirlado estas la ĉefa sekreto, por ke fonduo bone sukcesu. Kiam la fromaĝo fariĝis komplete flua, kvazaŭ bela flava supo de durflua konsistenco, oni povas servi la fonduon.
 
== Servado kaj manĝado ==
Oni servas al ĉiu kunmanĝanto teleron kun panon kaj specialan fonduforkon. En la mezon de la tablo oni metas varmtenilon (tradicie funkcianta kun flamo, ĉu per brulpasto, alkoholo aŭ kandelo). Ĉiu kunmanĝanto nun metas pankubon sur la pinton de sia forko, trempas ĝin en la fluanta fromaĝmiksaĵo en la komuna poto, kiu estas metita sur la varmtenilon, kaj poste ĝin manĝas. Persono, kiu perdas sian pankubon en la fondukahelo, ricevas "punon" (do ekzemple devas kanti ion aŭ fari alian ŝercaĵon).
 
== Trinkaĵoj ==
Linio 25:
La fonduo havas jarcentan tradicion. Sur la [[alppaŝtejo]]j la bovgardistoj vivis somere tre izolitaj. La bazaj nutraĵoj produkteblaj mem en tiuj lokoj estis [[pano]] kaj [[fromaĝo]].
 
Laŭ diversaj tradiciaj rakontoj, kies fontoj tamen malklaras, la [[monaĥo]] dum [[fastado]] ne rajtis manĝi malfluan nutraĵon. Per fandita fromaĝo eblis satiĝi sen rompi la fastoregulojn. En Svislando vaste konata estas la [[mito]], ke la origino de la fonduo estas la [[Laktosupo de Kappel]], kiun la du malamikaj aremoj dum la [[1-a milito de Kappel]] apud [[Hausen ĉe Albis]] kune manĝis, dum la gvidantoj negocadis.
 
La vera origino de la fromaĝfonduo ne estas konata. Kaj svisoj kaj [[Savojo|savojanoj]] (kie la savoja fonduo kiel ''fodnue savoyarde'' estas landa specialaĵo) pretendas, ke ili estas la inventistoj. La fromaĝfonduo kiel svisa nacia menuo ekzistas nur ek de la [[1950-aj jaroj]], kiam ĝi tutsvise konatiĝis pro la enmeto de la menuo en la armeajn kuirlibrojn. la soldatoj kunportis la recepton de la armeservo al siaj familioj, kaj fakte ĝis hodiaŭ la kuirado de la fonduo estas tradicie vira tasko. Rolon, kiun eĉ la virina liberiga movado neniam kontestis.
 
En la jaro 1955 la firmao [[Zingg AG]] surmerkatigis la unuan pretan fonduon. En la [[1970-aj jaroj|1970-aj]] kaj [[1980-aj jaroj]] en Svislando estis farita granda varbokampanjo kun la slogano ''FIGUGEGL'' (mallongigo por la alemana frazo '''''F'''ondue '''I'''sch '''G'''uet '''U'''nd '''G'''it '''E''' '''G'''ueti '''L'''uune'' (kio signifas: ''Fonduo bongustas kaj kreas boan etoson!''). En tiu tempo eblis lui en la fromaĝvendejoj la kahelon, fonduforkojn kaj varmtenilon bonpreze. Tia servo hodiaŭ ne plu ekzistas, ĉar praktike ĉiu svisa familio posedas propran fonduilaron.
Linio 35:
== Tradicio en la svisa Esperanto-movado ==
Ĉe multaj [[Esperanto]]-grupoj en Svislando la fonduo estas tradicia menuo por [[Zamenhoffesto]] aŭ konkluda (fina) manĝo dum renkontiĝoj.
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Svisa kuirarto]]