Tomaso Albinoni: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Komence Tomaso Albinoni instruiĝis kiel ludkartoproduktanto en la patra entrepreno kaj krom tio li sekvis violonan, kantan kaj komponadan instruon. Liaj instruistoj estas nekonataj; ofte supozata lerntempo ĉe [[Giovanni Legrenzi]] ĝis nun ne dokumenteblas. En [[1694]] li montris sin antaŭ la publiko unuafoje kiel komponisto, nome per sia [[opero]] ''Zenobia, reĝino de Palmireni'' kiel ankaŭ per kolekto de porinstrumentaj [[komponaĵoj]] (12 Suonate a tre op. 1). Pro sia praktikata metia ĉefa laboro li komence ne bezonis perlabori per [[muziko]], tiel nomante sin ''dilettante veneto'' (diletanta Veneciano).
 
''Zenobia'' estis la komenco de lia ampleksa operverkado. Ekde tiam Albinoni komponis averaĝe 1–2 operojn jare, unue por Venecio, ekde [[1703]] pli kaj pli ankaŭ por aliaj urboj ([[Florenco]], [[Ĝenovo]], [[Bolonjo]], [[Ferrara|Feraro]], [[Brescia|Breŝo]], [[Romo]], [[Treviso]]), kie li parte mem direktis la [[premiero]]jn Paralele ĝis [[1735]]/[[1736|36]] li publikigis ok pliajn kolektojn de instrumentaj [[verko]]j kaj kolekton de [[solokantato]]j.
 
La 17-an de marto 1705 Albinoni edzinigis en Milano la kantistinon [[Margherita Raimondi]] ([[1683]]/[[1684|84]]–[[1721]]), kiu jam 15-aĝa debutis en Venecio, kaj ekloĝis kun ŝi en la Venecia urbokvartalo San Trovaso. El la edzeco ekestis tri filoj kaj kvar filinoj. Ankaŭ post sia edziniĝo Margherita Albinoni aperis sur la opera scenejo, tamen kun unu escepto (''I rivali generosi, Brescia 1715'') evidente neniam je verkoj de sia edzo.