Antropozofio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 30:
Samtempe grupiĝis kontraŭantoj de la novaj ideoj. Dum la silvestra nokto de [[1922]]/[[1923|23]] la el ligno konstruita kongresejo ''Goetheanum'' komplete detruiĝis pro fajro. Rudolf Steiner sekve de tio konceptis novan, betonan konstruaĵon el betono, kiu nur dum la jaro [[1928]] finkonstruiĝis. Dum la jaro [[1923]] ankaŭ la la Antropozofia Societo reorganiziĝis kaj fariĝis tegmenta asocio de sendependaj naciaj Antropozofiaj Societoj en multaj landoj de Eŭropo. Rudolf Steiner iĝis prezidanto kaj krome gvidanto de la nova "Libera Altlernejo por Spirita Scienco" ([[germana lingvo|germane]] ''Freie Hochschule für Geisteswissenschaft''). Post la morto de Steiner dum la jaro [[1925]] ''Albert Steffen'' transprenis tiun pozicion.
 
=== La Antropozofio dum la [[Naziismo|naziisma]] epoko de Germanio ===
 
Dum novembro [[1935]] la Antropozofia Societo "pro siaj rilatoj al masonistoj, judoj kaj pacistoj" malpermesiĝis en la [[Naziismo|naziisma]] Germanio. Jam antaŭe ĉiuj judaj anoj rezignis pri siaj postenoj en la societo, kaj plej multaj malmembriĝis, por ne kaŭzi problemojn al la societo pro sia membreco, sen ke tiuj malmembriĝoj iel helpis. Provoj lukti por repermeso de la societo definitive fiaskis dum [[1939]]. La ok Valdorfaj Lernejoj ne plu rajtis akcepti novajn lernantoj, du el ili police malpermesiĝis (en Stutgarto dum [[1938]] kaj Dresdeno dum [[1941]]), la aliaj devis esti fermitaj pro nevenkeblaj financaj problemoj preme de la reĝimo. El la ok antropozofiaj hejmoj por handikapitoj du malpermesiĝis, la aliaj ses tre premiĝis fare de la naziismaj aŭtoritatoj. Unuopaj membroj tamen sukcesis ekkunlabori kun la naziisma politika sistemo, kaj aparte aprezita fare de iuj naziismaj funkciuloj estis la antropozofia [[Biologia-Dinamika Agrikulturo|biologia-dinamika agrikulturo]], vidante nur ĝian agrikulturan originecon kaj simple neglektante la antropozofian idean bazon.