Jubilea simbolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kristjan (diskuto | kontribuoj)
gif -> svg
Kristjan (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
Tuj post la jubilea jaro de [[1987]] [[Flandra Esperanto-Ligo]] komisiis al loka specialistino pri merkatado ellabori iun koheran stilon por ĉiuj siaj varbiloj. La specialistino rekomendis la jubilean simbolon, sed konsilis ke la liniaro de la simbolo estu ĉiam nigra, kaj la interno de la simbolo ĉiam verda. Ŝi elektis la verdon Pantone 389, kiu en RGB-notacio egalas al proksimume #CCE82E.
 
[[Dosiero:Eo-simbolo-por-retojubilea_simbolo_02.svg|thumb|150px|left|Jubilea simbolo kiel ĝi estis uzata de UEA tuj post la jubilea jaro kaj ankoraŭ nun de Flandra Esperanto-Ligo]]
 
UEA transprenis tiun stilon por siaj presaĵoj por la ekstera mondo. Ekzemple la ''Esperanto-dokumentoj'' de la komenco de la 1990-aj jaroj ĉiuj estas samstilaj kaj portas la simbolon kun nigraj linioj kaj la supre menciita verdo. Poste aliaj organizaĵoj kiel TEJO, ILEI kaj UFE transprenis la saman stilon kaj uzis ĝin dum kelkaj jaroj. [[Flandra Esperanto-Ligo]] daŭre uzas ĝin en la tiam decidita formo. UEA uzas sian propran adapton. EEU uzas ankoraŭ alian version. Kvara variaĵo havas etan [[verda stelo (simbolo)|verdan stelon]] kvinpintan inter la supraj brakoj de la dekstra inversigita E.