Elektra tensio: Malsamoj inter versioj

diferenco inter la elektra potencialo ĉe du punktoj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Elektra tensio''' estas diferenco de elektraj potencialoj inter du konduktiloj. Se oni parolas pri tensio de unu konduktilo, ĉi tio signifas, ke la dua konduktil...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:44, 29 nov. 2006

Elektra tensio estas diferenco de elektraj potencialoj inter du konduktiloj.

Se oni parolas pri tensio de unu konduktilo, ĉi tio signifas, ke la dua konduktilo estas maso de la aparato aŭ tero.

Per aliaj vortoj: La elektra tensio estas fizika grando indikanta, kiom da laboro respektive energio necesas, aŭ liberiĝas, se oni movas objekton kun certa elektra ŝargo laŭlonge de elektra kampo.

La ŝargo de la punkto egalas la negativan integralon de la elektra kampo je la vojo inter tiuj du punktoj (Potencialdiferenco). Tiu rilato validas por ĉiuj elektraj kampoj, kaj por la kirlokampoj kaj por nekirlaj (potencial-)kampoj. En kirlokampoj la tensio dependas de la vojo.

La formulsigno de la tensio estas U (de la latina urgere = urĝigi, peli, premi; aŭ de la germana Unterschied); Pli kaj pli oni uzas la formulsignon V (de volto). La mezuro estas la volto, nomita laŭ Alessandro Volta.

Kutime la tensio en la publika elektra reto estas 110 aŭ 220 voltoj.


Vidu ankaŭ