Tomaso Albinoni: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
La 17-an de marto 1705 Albinoni edzinigis en Milano la kantistinon [[Margherita Raimondi]] ([[1683]]/[[1684|84]]–[[1721]]), kiu jam 15-aĝa debutis en Venecio, kaj ekloĝis kun ŝi en la Venecia urbokvartalo San Trovaso. El la edzeco ekestis tri filoj kaj kvar filinoj. Ankaŭ post sia edziniĝo Margherita Albinoni aperis sur la opera scenejo, tamen kun unu escepto (''I rivali generosi, Brescia 1715'') evidente neniam je verkoj de sia edzo.
 
Januare de [[1709]] mortis la patro de Albinoni. Jam tiutempe Albinoni estis decidinte, ne plu praktiki la lernitan profesion kaj tutplene dediĉi sin al la muziko. La patra entrepreno transiĝis do al liaj pli junaj fratoj Domenico kaj Giovanni; al Tomaso konvenus triono el la enspezoj. Ekde tiu tempo li nomis sin sur la titolpaĝoj de siaj presitaj verkoj nurnure kiel ''Musico di violino'' [violonmuzikisto]. En [[1721]] la intertempe la ŝuldoŝarĝita entrepreno estis transprenita fare de ŝuldato, tiel ke nun Albinoni devis perlabori mem sian vivtenon kaj transloĝiĝis en la malpli noblan urbokvartalon [[San BarnabaBarnabao]]. Laŭ fonto el la [[19a jarcento]] li entreprenis floran kantolernejon, pri tiu tamen nenion konkretan konatas. La 22an de aŭgusto samjare lia edzino mortis je intestinflamo.
 
Ekde la 1720-aj jaroj la operoj de Albinoni estis ofte prezentataj ankaŭ ekster de Italio, plej ŝatataj estis la komikaj intermezoj.