Celakantoj: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 17 jaroj
sen resumo de redaktoj
''Celakantoj'' enhavas ĉiujn poemojn verkitajn originale en esperanto de 1989 ĝis pli malpli 1995. Inter ili, krom tiuj pri la esperanto-mondeto, elstaras la iam aperintaj en ''Ibere libere'' aŭ la premiita ''Monologo kun Mediteraneo'', pri la milito en Jugoslavio. En ĝi legeblas ankaŭ aliaj poemoj verkitaj nur en esperanto inter 1995 kaj 2004, kiel la serio dediĉita al Finnujo. Krom tri esceptoj, ĝi ne reproduktas tiujn jam aperantajn en ''Saturno'', eĉ se originale esperantajn kaj nur poste hispanigitajn.
 
''"La poemaro de Jorge Camacho, kies voĉon vi spertas ĉi-libre en silenta legado, pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo: la duan fojon, post [[William AULD|William Auld]], ni renkontas esperantan poeton kies instinkta inspiro estas ne umbilikismaj rememoroj aŭ cerbostreĉaj lirikaĵoj, sed vivo en sia konkreto --sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj."'' (el la postparolo de [[Mauro NERVI]].)
Sennoma uzanto