Mezlernejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
En kelkaj landoj oni tiel nomas lernejojn por lernantoj 11- ĝis 15-jaraj, de la kvina ĝis naŭa lerneja jaro, en aliaj landoj oni konsideras tiun aĝo-kategorion "la supera grado de la elementa lernejo" kaj mezlernejoj tie estas destinitaj por adoleskantoj 15- ĝis 18-jaraj. Ekzistas lernejoj, kiuj kovras ambaŭ aĝo-kategoriojn (11- ĝis 18-jaraj lernantoj), ekzemple [[gimnazio]]j.
 
La mezlernejoj estas konsiderataj kiel preparo por [[profesio]] ([[baza mezlernejo]], [[teknikumoreallernejo]], [[metilernejo]] aŭ [[teknikumo]]) aŭ kiel preparo por studado en [[universitato]] ([[gimnazio]], [[liceo]], artista lernejo, konservatorio).
 
Lernejoj, kiuj ne diferencigas laŭ dezirata posta profesio aŭ studado, do ne grupigas la lernantojn laŭ kapabloj en diversaj tipoj de lernejo, sed kune instruas ĉiujn lernantojn post la elementa lernejo, oni nomas universala aŭ [[kompleta mezlernejo]] (ekzemplo estas la ''Gesamtschulen'' en [[Germanio]]): tia kuna instruado de ĉiuj samaĝaj lernantoj helpas al la malpli kleraj lernantoj kaj bremsas la plej klerajn - tial ĝi estas pedagogie tre disputata.