Ŝejĥo (honortitolo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Agari (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ŝejko''' aŭ '''Ŝejĥo''' (arabe شيخ) estas [[araba lingvo|araba]] estimplena alparolo, titolo; ĝia ĝusta signifo estas ''estiminda oldulo'' (pli maljuna ol 50). Oni uzis ĝin jam en la antaŭislama epoko, hodiaŭ ĝi estas titolo de gvidantoj de religiaj ordenoj kaj altlernejoj (ekz. ĉe [[Al-Azhar- Universitato]] en [[Kairo]]), aŭ tribestroj, gvidantoj de vilaĝoj, urbokvartaloj. La titolon rajtas uzi ankaŭ la alte edukitaj homoj, precipe [[ulemo]]j, kaj ĉiuj, kiuj kapablas parkere citi tekstojn de la Korano.
 
La nomo ''sajkhsajĥ al-ĝabal'' („Ŝejko de la Montoj”) estis ĝenerala nomumo de gvidanto de [[asasina sekto]], kiun la krucmilitistoj mistradukis kiel „oldulo de la Monto”.
 
La plej grava titolo estis la ''sajkhsajĥ al-islamo'', per kiu oni honortitoligis ekde la 11-a jarcento la elstarajn teologojn kaj mistikulojn, kaj ekde la 15-a jarcento ĉiun elstaran muftion (religijuran scienciston). [[Sulejmano la 1-a]] (regis 1520–66) permesis tiun ĉi titolon nur por muftio de [[Istambulo]], kiu havis la saman rangon kun la [[granda veziro]] kaj rajtis eldoni devigajn [[fatvao]]jn, tiel li havis grandan potencon enmane. La moderna [[Turka Respubliko]] ĉesigis tiun titolon en [[1924]].
 
[[Kategorio:Arabaj vortoj]]