Dando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
:::-- ''Steve Gustafson''
 
La vorto “dando”, de origino nekonata, estis laŭmoda dum la militoj de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]. La pratipo de la dando en [[Britio|brita]] societo estis [[Beau Brummel]] ([[1778]]-[[1840]]), kunulo de [[Georgo la 4-a]] de Britio : ne pudrita, ne parfumita, perfekte banita kaj razita, vestita en simpla blua palto, perfekte brosita, kiu perfekte taŭgas, li estis frua famulo precipe pro sia lakonaj spritaĵoj kaj sia vasta vestaro. Brummell heredis grandan riĉaĵon de tridek mil [[pundojpundo]]j, kiujn li elspezis por kostumoj kaj bonvivo, ĝis li trafis la tipan sorton de la dando, kaj fuĝis de siaj kreditoroj en [[Francio|Francion]], kaj fine mortis en frenezulejo. Fakte, la nova [[Plena Ilustrita Vortaro]] enhavas la vortojn '''fordandi''' kaj '''tradandi''', kiuj volas diri ''perdi pro dandado''. La vortaro donas kiel ekzemplo la Zamenhofa frazon ''tradandi sian monon''.
 
Dum lia apogeo, la diktaĵoj de Brummell pri [[modo]] kaj [[etiketo]] superregadis. Oni tre imitis la kutimojn de Brummell pri vestoj kaj stilo, precipe en Francio, kie ili iĝis furoro en la bohemaj kvartaloj. Personoj pli lertaj ol Brummell ankaŭ adoptis la stilon; [[Lord Byron]] foje sin vestis kiel dando, kaj helpis konatigi la krispan “ĉemizon de la poetoj”, kun puntaj manumoj kaj kolumo. Li farigis sian portreton, vestita en kostumo de albana kamparano.