Paŝtuna lingvo: Malsamoj inter versioj

lingvo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''paŝtoa lingvo''' (originale: Paŝto sheba) estas sudorienta irana lingvo, en orienta kaj suda Afganio (proksim. 7 milionoj = 43 % de la afgana loĝantaro), ĉelimaj regionoj de Pa...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:18, 2 dec. 2006

La paŝtoa lingvo (originale: Paŝto sheba) estas sudorienta irana lingvo, en orienta kaj suda Afganio (proksim. 7 milionoj = 43 % de la afgana loĝantaro), ĉelimaj regionoj de Pakistano (ĉirkaŭ 8 milionoj). Oni distingas du dialektajn grupojn: orientan (Peŝavaro) kaj okcidentan (Kandaharo), kiuj tamen havas komunan skribolingvon (ekde la 16-a jarcento arablitere). En Afganio la paŝtoa lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj.

La deklinacio (fleksio de substantivoj) estas en la paŝtoa reduktita al dukaza sistemo. Konserviĝis la preterita ergativ-strukturo. La sonsistemo (retrofleksaj konsonantoj) kaj leksiko estas forte influita de la hind-arjaj lingvoj.