Bálint Balassi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ ligilo Zvolen
Linio 1:
[[Dosiero:Balassi2.jpg|right|200px]]
'''BALASSI Bálint''' (Balaŝi Ba’lint;) aŭ '''BALASSA Bálint''' ([[ZólyomZvolen]], [[20-a de oktobro]] [[1554]] – [[Esztergom]], [[30-a de majo]] [[1594]]) estis grava pioniro de la [[hungara lingvo|hungarlingva]] liriko, elstara, altnivela [[poeto]] de la hungara [[renesanco]]. Li naskiĝis en la fortikaĵo de [[ZólyomZvolen]] kiel ido de riĉaj ĉefnobeluloj (Balassi János kaj Sulyok Anna). Lia patro sendis lin lerni jam 11-jare al Nurenbergo, poste lia instruisto estis [[Péter Bornemissza]]. Pro la juĝproceso kontraŭ lia patro (akuzita laŭ falŝaj leteroj je reĝoperfido), lai patro estis enprizonigita en Bratislavo en 1569 kun [[István Dobó]], sed lia patrino sukcese liberigis la patron kaj ili fuĝis al Pollando. Tie vi kreis lian unuan literaturan verkon, kiu estis fakte traduko de germana religia meditado: Herba ĝardeneto por la malsanaj animoj (presita en Krakovo en 1572) (''Beteg lelkeknek való füves kertecske''). Lia patro ricevis en 1572 amnestion.
 
Lia vivo pasis en daŭra malkvieto pro bienaj juĝprocesoj, denuncoj; nesukcesa geedziĝo kun DOBÓ Krisztina. Ŝi estis lia kuzino, pro tio lia bopatro akuzis lin je incesto. Kvankam li surprenis la katolika kredon (1586), oni senvalorigis lian geedziĝon kaj nomis lian filon (Johano) neleĝa (1585). La reĝo amnestiigis lin en 1588, sed la denove leĝan geedziĝon li ĉesigis per divorco.