Dinslaken: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 84:
 
=== [[19a jarcento]] ===
Post kiam Dinslaken post la [[Napoleonaj Militoj]] en [[1816]] revenis al [[Prusio]], oni fondis la [[subdistrikto]]n [[subdistrikto Dinslaken|Dinslaken]] kaj kunigis ĝin en [[1823]] kun la [[subdistrikto EssenAsindo]] al la nova [[subdistrikto Duisburg]]. Nur la 1an de aprilo [[1909]] reekzistis subdistrikto Dinslaken, post kiam la teritorio apartenis ekde la 8a de decembro [[1873]] al la [[subdistrikto Mülheim ĉe Ruhr]] kaj ekde la 20a de aprilo [[1887]] al la [[subdistrikto Ruhrort]]. dum la [[martorevolucio]] en [[1848]] oni fondis civitanan armeon por la konservado de la ordo, la 4an de majo princo Vilhelmo de Prusio (la posta [[imperiestro]][[Vilhelmo la 1a(Germana imperio)|Vilhelmo la 1a]]) vizitis la urbon.
 
En [[1850]] ekestis kadre de la [[industriigo]] [[gluaĵo]]fabriko, poste ankaŭ [[sparkil]]fabriko kaj en [[1873]] fer[[gisejo]]. La familio de Fries akiris la kastelon Dinslaken en [[1853]] kaj establis tie [[agrikulturo]]n kaj [[brandfarejo]]n. La ekonomian gravecon de Dinslaken diveneblas precipe pro la finkonstruo de la infrastrukturo. En [[1855]] Dinslaken havis 1.752 loĝantoj. La 1an de julio [[1856]] konstrutempo de nur du jaroj la ''Cöln-Mindener Eisenbahngesellschaft'' (fervojasocio) ekfunkciigis la etapon [[Oberhausen]]–Dinslaken de la [[Nederlandlinio]], kaj sekve ĉesis la poŝtkaleŝa trafiko. Por la eksplodo de la [[ĥolero|kolerao]] en 1866/1867 la loĝantonombro provizore malpliiĝis. En 1871 vivis 2.147 homoj en Dinslaken. En 1883 oni fondis la malsanulejon St. Vincenco, en 1890 oni konstruis fajrobrigadejon kaj fondis la lokan grupon de la tiam socialisma partio [[SPD]]. Samjare formixis la ''Kolpingsfamilie'', katolika submajstra kaj laborista asocio.