Dinslaken: Malsamoj inter versioj

3 033 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
Dum la jaro [[1884]] unuafoje oni ofertis pli ol 10.000 bestojn sur la [[brutfoirejo]] de Dinslaken, kiu jam dum la antaŭaj jaroj efikis ekonomian prosperon kaj faris Dinslaken centro ĉe la [[Malaltrejno]]. En [[1896]] nova oficjuĝejo esti finfarata, kiun oni poste uzis ankaŭ kiel urbodomo. Samjare [[August Thyssen|August]] kaj [[Josef Thyssen]] fondis en Dinslaken [[Offene Handelsgesellschaft|oHG]] (komerca societo); en la jaro [[1897]] komenciĝis la konstruado de la [[laminejo]] „Deutscher Kaiser“. Samjare ekestis la unuaj sportasocioj de Dinslaken.
 
=== [[1900]] - [[1929]] ===
[[Dosiero:Lohberg_Schacht_2.jpg|thumb|[[karbominejo Lohberg]]]]
 
En 1900 la [[urbokonsilantaro]] de Dinslaken decidis la konstruadon de [[akvopreparejo]] kaj de [[gasfarejo]] samkiel la reakiro de la kastelo en Dinslaken, dume la unua [[tramo]] de Dinslaken ektrafikis. Tri jarojn poste la urbo starigis la unuajn [[stratlanterno]]jn. En [[1906]] komencis la ĝis [[1912]] daŭra konstruado de la [[minejo]] „[[Zeche Lohberg|Lohberg]]“, kie oni unuafoje povis elminigi [[karbo]]n. La [[1-a de aprilo|1-an de aprilo]] [[1909]] refoje oni fondis [[subdistrikto]]n Dinslaken. Samjare la iama kastelo estis aranĝata kiel subdistriktodomo, tamen antaŭ ol la laboroj komencis, parto de la establaĵo estis bruldetruata. La brutofoiro intertempe pligraviĝis, tiel ke samjare oni ofertis 33.500 brutoj. Jam ekde [[1908]] la „Dinslakener Generalanzeiger“ aperis kiel unua ĵurnalo en Dinslaken, en [[1910]] oni istalis popolbibliotekon. En [[1913]] Dinslaken havis pli ol 10.000 civitanoj. Sekvajare la Minejo Lohberg elminigis 27.000 [[tuno]]jn da karbo. [[tramo|Tramlinio]] ekde la stacidomo ĝis Lohberg ekfunkciis. Dum la [[Unua Mondmilito]] la en 1914 konstruita bruthalo transfunkciigis kiel militkaptitejo kaj en 1916 nova stacidomo establiĝis. En [[1917]] la urbokonsilantaro donis la honorcivitanecojn kaj al la ŝtalindustriisto August Thyssen kaj ankaŭ al la ĉefgeneralo iom sukcesa komence de la Unua Mondmilito [[Paul von Hindenburg]], kiu en 1933 kiel [[regnoprezidento]] enoficiigos [[Adolf Hitler]] kiel [[regnokanceliero]]. Samjare la ĝis tiam memstara komunumo Hiesfeld estis enkomunigata al Dinslaken.
 
Fine de la milito en [[1918]] kunvenis [[laborista kaj soldata konsilantaro]], dume la urbokonsilantaro decidis formi civitanan armeon. Dum la balotoj por la nacia asembleo ekestis tumultoj precipe pro konfliktoj inter burĝoj kaj komunistoj, kiuj kulminis, kiam oni mortpafis komuniston en Lohberg. Do sekvajare ribelantaj laboristoj kaj soldatoj okupis kiel „Ruga Ruhr-Armeo“ la urbon, kaj samjare la mindirektoro de Lohberg estis viktimo de murdatenco. Kiam [[Francio]] kaj [[Belgio]] okupis la [[Ruhr-regiono]]n je la [[11-a de januaro]] [[1923]] pro ŝuldataj [[reparacio]]pagoj laŭ la [[kontrakto de Versaille, belgaj trupoj ankaŭ enmarŝis en Dinslaken. La urbo, ekonomie malfortigata pro la komenca [[inflacio]] kaj amasa [[senlaboreco]], samjare komencis presi propran monon, tamen mallonge poste ankaŭ en Dinslaken oni enkondukis la [[monsistemo]]n [[Rentenmark]] valida ĝis [[1948]]. La ĝeneralaj tumultoj, speciale en Lohberg, tamen daŭris, okazis propolitikaj murdoj kaj la laborado en la minejo Lohberg ĉesis.
En [[1924]] la Belgaj okupantoj evakuis el Dinslaken, kaj la elminado de karbo rekomencis. Ankoraŭ samjare la urbo refortiĝis ekonomie de la tumultoj. En [[1926]] la [[ŝtaluzino]] August-Thyssen-Hütte kaj la Laminejo Dinslaken fuziiĝis al „Vereinigte Stahlwerke AG“ (unuiĝintaj Ŝtaluzinoj). Du jarojn poste fondiĝis la konstruokooperacio „Hausbau GmbH“. En [[1930]] oni konstruis plian tramlinion al Hiesfeld.
 
[[Kategorio:Geografio]]
Sennoma uzanto