Zamenhofa Tago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +cs:
e restarigis la originalan formaton de la titoloj kaj listoj, ŝanĝita antaŭe de anonimulo - la interspacetoj ne ĝenas kaj redakti artikolon nur por altrudi sian stilon estas kutime konsiderata nedeca
Linio 3:
La '''Zamenhofa tago''' ([[15-a de decembro]]) estas la [[naskiĝtago]] de [[L. L. Zamenhof]] ([[1859]]-[[1917]]), la iniciatinto de [[Esperanto]], kaj la plej vaste celebrata festotago en la [[Esperanto-kulturo]]. En tiu tago [[esperantisto]]j tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al [[Kristnasko]] instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof. La [[Civito de Esperantio|Esperanta Civito]] registras la Zamenhofan tagon en sia konstitucio kiel la ''Tagon de la [[Esperanto-kulturo]]''.
 
== Alternativa dediĉo ==
Kelkaj Esperanto-parolantoj, ne volante tro-celebri la akirojn de unusola homo, proponis celebradon de la 15-a de decembro anstataŭe kiel de '''Tago de Esperanto-literaturo''' (aŭ '''Tago de Esperanto-libro''', '''Esperanto-Librotago'''). Tial ili kuraĝigas Esperanto-organizojn kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago al aldoni [[libro]]-[[recenzo]]n aŭ [[poemo|poem]]-[[deklamado]]n en la programon, aŭ al anonci publikigion de nova libro. Aŭ, ĉe la nivelo de unuopulo, oni povas aĉeti libron aŭ komenci novan libron aŭ per simila taŭga maniero celebri la [[Esperanto-literaturo]]n en tiu tago.
 
== Origino de la tradicio ==
La tradicio devenas jam de la [[1920-aj jaroj]], kiam laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie [[Julio Baghy]] kaj [[Nikolao Nekrasov]]), la [[15-a de decembro]] estis elektita kiel [[Esperanto-festotagoj|Esperanto-festotago]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.chinareport.com.cn/04e/UEA.htm Propono por la tago de Esperanto-libro kaj Zamenhof-festo] ''(esperante)''
* [http://www.esperanto-es.net/notico/notico.php?dato=20031215 Zamenhoftagaj festoj en Hispanio] ''(esperante kaj hispane)''
 
[[Kategorio:Festoj]]