Uzanto-Diskuto:Sok Na Men Sui Lui: Malsamoj inter versioj

 
Mi tamen volas, ke restu ĉe ĉiu artikolo pri iu biblia libro la bibliografia indiko de nia nov-editorita Biblio (ĉe KAVA-PECH) kun ISBN. Mi esperas, ke eble per tio kelkaj legantoj aĉetos la libron, memkompreneble por legi en ĝi. Dankon!--[[Vikipediisto:Albrecht|Albrecht]] 20:37, 15. Dec 2006 (UTC)
 
:Mi ĉefe pensis pri la fonto-indikoj en la piednoto sub "enhavo kaj strukturo".<br>
:Mi ja scias, ke oni ne misuzu Vikipedion kiel varbilon, sed: 1-e: Vikipedio en si mem estas granda varbilo (por Esperanto), 2-e: samkiel retadresoj (eksteraj ligiloj) rekte kondukas al la serĉata paĝo, tiel konduku bibliografiaj notoj rekte al la libro: kaj tio povas estonte okazi per ISBN. Jam hodiaŭ ĉiu entajpita ISB-numero aperas aŭtomate kiel ligilo. Bedaŭrinde en Vikipedio ĝi ankoraŭ ne kondukas al rekta mend-ebleco.<br>
:Mi ŝatas aldoni personan peton: Ĉu vi povus vian propran vikipediistan paĝon iomete pli-ampleksigi, por ke mi (kaj aliaj) povu pli bone konatiĝi kun vi? – Korajn salutojn kaj bonan plu-laboradon!--[[Vikipediisto:Albrecht|Albrecht]] 08:23, 16. Dec 2006 (UTC)