Lippe: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
intervikiaj ligoj
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
La '''Lippe''' estas 255 km longa, dekstra flankrivero de la [[Rejno]] en [[Nordrejn-Vestfalio]] kun akvokolekta baseno de 4.881,8 km². Je la nivelmezurilo [[Hamm]] la Lippe havas averaĝan forflukvanton de 23 m³/s.
 
 
[[de:Lippe (Fluss)]]
== Riveropaso ==
[[el:Λίππε]]
la Lippe fontas kiel [[karstofonto]] ĉe la okcidenta deklivo de la [[Egge-Montaro]] ene de la urboteritorio de [[Bad Lippspringe]]. Ekde tie ĝi fluas sudokcidenten al [[Paderborn]], kie ĝi enprenas la akvon de la [[Pader]] kaj de la [[Alme]]. Apud [[Sande (Vestfalio)|Sande]], urboparto de Paderborn, la rivera akvo estas barita ekde 1989 kiel [[Lippe-Lago]], tamen ekde 2005 ĝi estas kondukata ĉirkaŭ la lago pro renaturigo. Ekde tie la Lippe fluas tra la suda parto de la [[Vestfala Golfo]] kaj en tiu okcidenten tra [[Lippstadt]]; tuj post tiu la elnorde alvenanta [[Glenne]] enbuŝiĝas. Poste ĝi atingas [[Lippetal]] kaj [[Hamm]], kie enfluas en ĝin la [[Ahse]]. Poste ĝi atingas la nordan randon de la [[Ruhr-Regiono]], kie ĝi komence formas la limriveron inter [[Werne]] kaj [[Bergkamen]]. Ĝi tiam trafluas [[Lünen]], enprenanta la akvon de la [[Seseke]], kaj preteras [[Waltrop]], [[Datteln]], [[Olfen]] kaj [[Haltern]], kie en ĝin enbuŝiĝas la [[Stever]]. Malantaŭ [[Marl]], [[Dorsten]] kaj [[Hünxe]] ĝi finfine enbuŝiĝas en la [[Rejno]]n apud [[Wesel]].
[[en:Lippe River]]
 
[[et:Lippe]]
Paralele al la Lippe pasas ekde [[Paderborn]] ĝis [[Lippstadt]] la [[Boker-Heide-Kanalo]], grava teknika kulturmemoraĵo de Vestfalio, ekde [[Hamm]]-Uentrop tra [[Bergkamen]] kaj [[Lünen]] ĝis [[Datteln]] la [[Datteln-Hamm-Kanalo]] kaj ekde tie ĝis la enbuŝiĝo la [[Wesel-Datteln-Kanalo]].
[[lv:Lipe]]
 
[[nl:Lippe (rivier)]]
La [[biciklovojo]] Römerroute kondukas pleparte laŭlonge de la Lippe.
[[pl:Lippe (rzeka)]]
 
== [[Navigado]] sur la Lippe ==
La [[historio]] de la navigado sur la Lippe etendiĝas almenaŭ ĝis en la [[Romio|Romia epoko]], ĉar jam la Romianoj uzis la rivervojon por transporti siajn varojn helpe de malgrandaj ŝipoj. En postaj tempoj la navigado sur la Lippe ne povis sufiĉe evolui, ĉar multaj muelejoj kaj [[sablobenko]]j samkiel la doganbariloj obstaklis la navigadon. Sed kiam [[1815]] [[Vestfalio]] venis al [[Prusio]] kaj la Lippe laŭ sia tuta longeco estis Prusa, oni povis realigi la planojn por navigebligo kaj navigi ekonomie pro la forfalo de la doganbariloj. Oni finkonstruis la riveron per la starigo de [[kluzo]]j kaj preterkonduktaj [[kanalo]]j, tiel ke ekde [[1826]] ĝi estis traire navigebla ĝis Lippstadt. Transportataj estis precipe salo, greno, fererco, ŝtonoj kaj ligno. La ŝipiro de Hamm al Wesel daŭris kvar tagojn, de Hamm al Lippstadt unu tagon. Ĉevaloj sur haŭladaj vojoj trenis la frajtoŝipojn kontraŭfluen. Meze de la [[19-a jarcento]] la unua vaporboato priveturis la Lippe. La alta konjunkturo de la navigado sur la Lippe daŭris nur mallongan tempon, ĉar la [[ŝiptransporto]] post la konstruo de la [[fervojlinio]]j ne plu estis ekonomia.