Hodonín: Malsamoj inter versioj

11 bitokojn forigis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Hodonín''' estas [[urbo]], kie vivas 28 200 loĝantoj, situanta en suda [[Moravio]], en [[distrikto Hodonín]], sur la dekstra bordo de rivero [[Morava]], 20 km de urbo [[Břeclav]]. La urbo situas en ŝtatlimo al [[Slovakio]].
 
Mencio pri [[burgo]] estas jam el la jaro [[1046]], la urbo Hodonín fariĝis en la jaro [[1228]]. La situo en limo al Aŭstria reĝlando signifis oftan endanĝerigon, maltrankvilan evoluon kaj alternon de posedantoj. En la [[16-a jarcento]] ĉi tie staris gotika burgo kun akva [[fortikaĵo]], alikonstruita en kvaralan renesancan [[kastelo]]n. Post la [[tridekjara milito]] novaj posedantoj faris pluajn reguligojn kaj estis konstruita alta turo. Komence de la [[18-a jarcento]] la kastelo venis en posedadon de la reĝfamilio kaj ĝi malfloris. En la jaro [[1787]] ĝi estis ŝanĝita en tabakfabrikon. En la jaro [[1642]] elkreskis nova renesanca kastelo, ĉirkaŭ la jaro [[1746]] alikonstruita en barokan unuetaĝan trialan objekton (hodiaŭ ĉi tie estas [[muzeo]] de [[Tomáš Garrigue Masaryk|T. G. Masaryk]]). Okulfrapa [[Secesio (artstilo)|secesia]] urbodomo el la jaro [[1904]] signas ekfloron, kiun kontribuis simile kiel ĉe aliaj urboj en [[Moravio]], konstruo de Norda fervojo kaj komenco de minado de [[lignito]]. En naskoloko de T. G. Masaryk estis en la jaro [[1990]] denove instalita (en loko de devena monumento el la jaro [[1931]]) statuo, kiu estis forigita en la jaro [[1977]].
 
Se temas pri evoluo post la [[dua mondmilito]], estas konvene mencii konstruadon de pervapora elektrejo kaj minadon de krudnafto kaj gaso en la ĉirkaŭaĵo. Malkovro de [[bromo|brom]][[jodo|jodaj]] akvoj, dank‘ al kiuj Hodonín fariĝis en la jaro [[1978]] ĉeĥa la plej juna banloka urbo, koneksas kun tio. Ĉi tie oni kuracas malsanojn de [[angio]]j kaj cirkulorganoj.
2 735

redaktoj