Lanco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Pawla (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
 
[[Ulano]] estis germana aŭ pola lancisto.
 
 
 
 
[[Dosiero:Sarmatians horseman.jpg|thumb|[[Sarmatio|Sarmata]] rajdisto kun lanco (2-a jarcento)]]
'''Lanco''' estas [[stangoarmilo]], kies longa [[ligno|ligna]] tenilo finiĝas per akra pinto por trapiki la malamikon. Laŭ formo ĝi tre similas al [[ĵetlanco]], sed estas pli longa (kutime 2 ĝis 3,5 m) kaj pli peza.
Lancoj estas uzataj jam de tre frua [[ŝtonepoko]] kaj en diversaj regionoj de la tero.
La plej fruaj trovoj venas el [[Schöningen]] (norda [[Germanio]]): '''[[Ŝeningenaj ĵetlancoj]]''', kiuj havas aĝon de 400.000 (aŭ laŭ postaj datigoj de "nur" 270.000) jaroj kaj estis trovitaj kune kun la ostoj de ĉ. 20 [[sovaĝa ĉevalo|sovaĝaj ĉevaloj]] kaj pruvas ke jam ''homo erectus'' estis ĉasisto<ref>O. Jöris: ''Aus einer anderen Welt - Europa zur Zeit des Neandertalers''. In: N. J. Conard u. a. (Hrsg.), Vom Neandertaler zum modernen Menschen. Ausstellungskatalog Blaubeuren (2005), S. 47-70.</ref>.
Post invento de la [[piedingo]] la lanco iĝis ĉefa armilo por kavalerio, dum la lanco por la infanterio estis la [[pikeo]].
[[dosiero:Knight-Iran.JPG|thumb|[[iran]]a rajdisto kun lanco (4-a jarcento)]]
[[Image:Ulani_RB3.jpg|thumb|[[Pollando|Polaj]] ulanoj kun lancoj - en historiaj uniformoj de [[1939]]]]
Lancoj de diversaj popoloj varias laŭforme, ekzemple:
* [[Makedonio|Makedonia]] '''sariso'''
* [[Sarmatoj|Sarmata]] kaj [[Romia Regno|romia]] '''kontuso'''
* En [[antiko]] lanco de grekaj '''hoplitoj''' (infanteriaj soldatoj).
* [[Ĝermanoj|Ĝermana]] '''ango'''
* Ĝermana '''frameo'''
* [[Japan|Japanaj]] '''Naginatao''' kaj '''jario'''
* Por ĉasado de aproj '''aprolanco'''
* [[Svisio|Svisa]] '''pikeo'''
* Pikeo kaj '''halebardo''' de [[landskneĥto]]j
Lancoj estis uzataj en milito eĉ ankoraŭ en la 20-a jarcento. La brita kaj la germana armeoj ne plu registris ĝin kiel oficialan batalilon en [[1927]].
 
[[Kategorio:Armiloj]]
 
[[de:Lanze]]
[[en:Lance]]
[[esde:Lanzalanco]]
[[fr:Lance]]
[[nl:Lans]]
[[pl:Kopia (broń)]]
[[sl:Sulica]]