Kartago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
Kartago iom post iom vastigis sian influon kaj potencon en okcidenta [[Mediteraneo]], interalie por uzi la minejojn en Hispanio riĉajn je pluraj metaloj, sed ankaŭ sur parto de [[Sardinio]] kaj [[Sicilio]].
 
[[Romo]] laŭ la tradicio fondita en la 8a jc a.Kr., iom post iom ekregis super tuta Italio, kie en la sudo estiĝis tensioj inter tie loĝantaj Grekoj kaj Kartaganoj. Tio estigis la Unuan Punikan Militon ([[Puniko]] estas la Latina indiko por Fenico aŭ Kartagano - Latine Poenus aŭ Punicus); en 241 a.Kr. Romo venkis, kaj faris el Sicilio sian unuan [[provinco|provincon]]. La Dua Punika Milito (218-201) komenciĝis dank' al [[Hanibalo]]: el Hispanio, tra Sud-Francion, trans Alpojn (kun elefantoj!) li atakis armeojn de Romo en Italio, plurfoje venkobatis ilin, mortigis [[konsulo|konsulojn]], preskaŭ konkeris Romon mem - sed fine, parte pro daŭra hezitema sinteno de Kartago (ĉu prosubteni financajlin kialojfinance, ĉu subteni per sendado de trupoj por helpiĉu, linanstataŭ helpi ĉual porli, prefere favori politikajn rivalojn de Hanibalo en Kartago mem...) finfine Romo venkis. Hanibalo unue fuĝis al reĝo [[Antioĥo]], fine al la eta regno [[Bitinio]], kie malinde li sinmortigis en 183. Je Roma flanko tiumilite famiĝis i.a. Fabio la Granda ([[Fabio la Hezitema]]) kaj [[Publio Kornelio Skipiono]].
En la jaro 146 Skipiono Afrikano la Juna neniigis Kartagon (tiel nomata Tria Punika Milito).