Ĉeĥaj kronadjuveloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
==Sanktvenceslaa krono==
[[Dosiero:Sanktvenceslaa_krono.jpg|right|Ĉeĥa reĝa krono – Sanktvenceslaa krono]]
La sanktvenceslaa [[Krono (ĉapelo)|krono]] – la juvelo farita el [[oro]] de alta pureco (21 – 22 [[karato]]j), ornamita per multekostaj ŝtonoj kaj [[perlo]]j – estas en la kronadkolekto la plej malnova. Ĝi pezas preskaŭ du kilogramojn, kun la kruceto ĝi estas alta 19 cm, ties diametro estas same 19 cm kaj ĉiu el la kvar pecoj de [[diademo]] mezuras 14,5 cm. [[Karolo la 4-a]] igis fari ĝin en la jaro [[1347]] por sia kronado, poste li donacis ĝin al la unua patrono de la lando, al [[sankta Venceslao]] lasinte ĝin kiel kronon ŝtatan al kronado de pluaj ĉeĥaj reĝoj, al siaj sekvantoj sur la ĉeĥa trono. Sed eble ĝis fino de sia vivo ([[1378]]) li lasis ĝin reguligi kaj plenigi per la plej raraj multekostaj ŝtonoj, kiujn li sukcesis akiri. Tiel do la krono evoluis ĝis sia fina nuntempa aspekto.
 
Per sia formo ĝi ligas al antaŭaj kronoj de [[Přemyslidoj]] kaj la francaj reĝoj. Ĝi havas aspekton de diademo el kvar partoj, sur kies ĉiu supraĵo estas granda [[lilio]]. La pecoj estas supre kunigitaj per du arkoj, sur kiuj estas alfiksitaj ornamaĵoj de pli aĝa [[gemo]] (de diademo aŭ zono). Sur la supraĵo de la krono, kie la arkoj kruciĝas, estas lokigita ora kruceto kun [[safiro|safira]] kameo, juvelŝtono ornamita per gravuraĵo. Sur la krono estas sume 19 safiroj, 44 [[spinelo]]j, 1 [[rubeno]], 30 [[smeraldo]]j kaj 20 [[perlo]]j.