Balado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
reordigo
Linio 3:
En la romidaj literaturoj ĝi estas fiksforma lirika poemo. La '''franca balado''' konsistas el tri strofoj kaj duonstrofo, kun unu sama verso ripetita fine de ĉiu el ili; laŭ [[PIV]] la plej ofta strofo estas el ok kvarjambaj versoj kun tri rimoj (ababbcbc). Pro tiuj nur 3 rimoj estas la formo tre malfacila. La '''itala balado''' uzas 14 versojn kiel [[soneto]], sed estas nur du strofoj, kvarversa kaj dekversa, kies lastaj versoj devas rimiĝi.
 
En la ĝermanaj literaturoj ĝi estas poemo kun morna enhavo, koncentrita al tragedia [[konflikto]] inter la [[heroo]] kaj demoneca aŭ socia-morala forto - en la konflikto la heroo kutime pereas. Metafore estas kiel baladoj nomataj ankaŭ poetismaj filmoj kun tragedia fino. Fama balado estas '''La elfreĝo''' de [[Goethe]], kiun muzikigis [[Franz Schubert]] kaj esperantigis [[Antoni Grabowski]] kaj [[Kolomano Kalocsay]]. Eminenta kolekto de baladoj estas '''Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj''' de [[Karel Jaromír Erben]] (esperantigita komplete de [[Tomáš Pumpr]], parte de [[Miloš Lukáš]] kaj [[Josef Rumler]]).
 
En la [[muziko]] estis kiel baladoj nomataj komponaĵoj diversaj laŭ la epokoj, ekz. danckanzonoj, kanzonoj kun malrapida ritmo kaj romantika enhavo aŭ muzika akompano de baladoj kun tragedia morna enhavo. Fama balado estas '''La elfreĝo''' de [[Goethe]], kiun muzikigis [[Franz Schubert]] kaj esperantigis [[Antoni Grabowski]] kaj [[Kolomano Kalocsay]]. Eminenta kolekto de baladoj estas '''Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj''' de [[Karel Jaromír Erben]] (esperantigita komplete de [[Tomáš Pumpr]], parte de [[Miloš Lukáš]] kaj [[Josef Rumler]]).